Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q113162)
Meto de ekzistanta bildo pri Emily Davison (la antaŭa dosiero ŝajne forviŝiĝis sen atento ke ĝi estis uzata).
Linio 397:
===Rajtoj de virinoj===
{{ĉefartikolo|Sufrageto|Balotrajto|Virina balotrajto}}
[[Dosiero:Emily Davison portrait.jpg|right|thumbeta|220px|Emily Davison]]
La posteno de [[virino]]j en la socio estis fine de la [[19-a jarcento]] senĉese tre malforta. En la jaro [[1867]] la radikaloj klopodis akiri por ili '''balotrajton''', sed ili ne sukcesis. La [[industria revolucio]] nome plifortigis la pozicion de la viroj kiel proprumantoj de fabrikoj. La viroj senĉese kondutis al la virinoj kiel en la tempoj de [[kavalireco]]. Ili konsideris ilin kiel posedaĵon kaj la leĝo neniel kontraŭis kontraŭ tio. La virinoj ne povis propravole divorci kaj ĝis la jaro [[1882]] ili edziniĝinte devis rezigni pri sia posedaĵo utile al la edzo. En la jaro [[1891]] estis eldonita leĝo, kiu malpermesis korpajn punojn, ĝis tiam la virinoj estis ofte batataj. En la jaro [[1870]] la situacio pliboniĝis almenaŭ por la virinoj el la meza tavolo. Ili ricevis balotrajton kaj ili povis partopreni en funkcioj en lokaj reprezentoj. Kelkaj komencis studi en universitatoj, sed ili ne povis akiri diplomon. La virinoj el vicoj de laboristoj postulis plibonigon de kompetencoj, ĉefe kio rilatis al laborkondiĉoj. Konsentis kun ili ankaŭ Kongreso de Laboristaj Unioj, kiu ekbalotis, ke se la virinoj faras la sama laboron kiel la viroj, ili devus havi la saman salajron. La viroj senĉese rifuzis agnoski tiujn ĉi postulojn. En la jaro [[1897]] estiĝis '''movado de sufragetoj''', kiuj postulis la balotrajton por la virinoj. Ili fariĝis konataj pro siaj karakterizaj metodoj, per kiuj ili klopodis atingi la plenumon de siaj postuloj. En la jaro [[1913]] [[Emily Davison]] ĵetis sin sub la gvidantan ĉevalon en [[ĉevalvetkuro]], por ke ŝi katenu atentemon de la publiko. Multaj sufragetoj estis pro siaj opinioj arestitaj. La situacio ŝanĝiĝis post la eksplodo de la milito en la jaro [[1914]]. La viroj foriris batali kaj la virinoj ekprenis iliajn lokojn en la fabrikoj. Ili propre pruvis per tio, ke ili egalos al la viroj kaj en la jaro [[1918]] estis donita balotrajto por la virinoj pli aĝaj ol 30 jaroj. Nur je dek jaroj pli poste la limo ŝoviĝis al 21 jaroj kiel ĉe la viroj. Ŝanĝiĝis ankaŭ ilia posteno en la socio, ili povis divorci, porti pli leĝerajn vestojn, pli mallongajn frizaĵojn kaj [[kosmetiko]]n. Sed senĉese ili ne havis tute la saman postenon kiel la viroj. Ankaŭ la viroj malproksimiĝis de la viktorinaj valoroj. Ili komencis publike diskuti pri [[seksumado]] kaj similaj temoj, kiuj estis ĝis nun [[tabuo]].