Monaĥejo Andronikov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Jonah.ru (diskuto | kontribuoj)
e korektis ligilon
Linio 3:
 
== Historio ==
De la Jaŭza bordo oriente de Moskvo en la 12-a jarcento komenciĝis la vojo direkte al [[Vladimir (urbo)|Vladimir]] - ĉefurbo de tiama Nord-Orienta Rusio. Por defendo de tiu vojo sur la alta kruta riverbordo en la loko de kie videblis [[Kremlo]] en la 14-a jarcento estis fondita Spaso-Andronikov monaĥejo. En 1352 monaĥo Jerevferij Pleŝĉejev (en monaĥeco Aleksij) estis direktita de Moskva princo al [[Konstantinopolo]]; li revenis hejmen kiel mitropolito. Kreskado de Moskvo faris eblecon meti ruson al la supra posteno de rusa ortodoksismo. Kun si Aleksej alportis ikonon de Savanto. Reveninte en Moskvon, Aleksij petis al [[Sergio Radoneĵskij]] doni al si lian lernanton Androniko. Al Androniko li komisiis konstruadon de la nova monaĥejo kaj Androniko estiĝis la unua ĝia estro. La rivereton fluantan apud la monteto kaj enfluantan en Jaŭza (nun ĝi fluas subtere en tubo) Aleksij nomis "Ora Korneto" je nomo de kunfluejo [[Ora Korno]] en [[Konstantinopolo]].
[[Dosiero:Cathedral of the Holy Mandylion (Andronikov Monastery) 36.jpg|eta|Spasskij-preĝejo]]
La klostro servis kiel fortikaĵo ĉe komenco de la vojo al [[Ora Hordo]] trans [[Rjazanj]] (tiam malamikeca por Moskvo) kaj la vojo al ribela [[Niĵnij Novgorod]].