Odro-Niso-limo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ThomasPusch movis paĝon Oder-Neisse-limo al Odro-Niso-limo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Oder-Neisse line between Germany and Poland.jpg|eta|300px|<center>La Odro-Niso-limo inter Germanio kaj Pollando]]
La '''Odro-Niso-limo''' ([[pole]] ''granica na Odrze i Nysie Łużyckiej'', [[germane]] ''Oder-Neisse-Grenze'', [[angle]] ''Oder–Neisse line'', [[ruse]] ''Граница по Одеру-Нейсе'' kaj [[france]] ''ligne Oder-Neisse'') estas la landlimo inter [[Germanio]] kaj [[Pollando]] kiu estis interkonsentita fare de la [[Aliancanoj]] sekve de la [[Dua Mondmilito]]. La linio estas formita ĉefe de la riveroj [[Odro]] (germane ''Oder'', pole ''Odra'') kaj [[Luzacia Niso]] (germane ''Lausitzer Neiße'', pole ''Nysa Łużycka''), en sia plej norda parto situas ankoraŭ iom pli okcidente, kaj renkontas la [[Balta Maro|Baltan Maron]] okcidente de la marhavenaj urboj de [[Szczecin]] (germane: ''Stettin'') kaj [[Świnoujście]] (''Swinemünde''). Ĉiuj antaŭmilitaj teritorioj de la [[Germana Regno]] oriente de la linio kaj ene de la germaniaj limoj de 1937 (23,8% de la reritorio de la iama [[Vajmara Respubliko]], la plimulto de tiuj parto de [[Prusio]]) estis diskutitaj en la [[Potsdama Konferenco]], kaj estis metitaj sub internacia jura statuso esti administrataj fare de Pollando (plejparto de la areo) kaj la [[Sovetunio]] (norda Orienta Prusio).
 
[[Dosiero: 0804 POL GER 0.JPG|eta|maldekstra|200px|<center>La Odro-Niso-limo sur la insulo [[Usedom]]]]Tiu interkonsento validu ĝis formala pactraktato kun Germanio, kiu kompletigus la finon de la Dua Mondmilito. La vasta plimulto de la denaska germana loĝantaro de tiuj regionoj estis mortigita, fuĝis aŭ estis forpelita perforte. La Odro-Niso-limo epoke de la [[Malvarma Milito]] fariĝis la limo inter la [[Germana Demokratia Respubliko]] (Orienta Germanio) kaj Pollando de 1950 ĝis 1990. Orienta Germanio konfirmis la limon kun Pollando en 1950, dum Okcidenta Germanio, post periodo de rifuzo, fine akceptis la landlimon en 1970. En 1990 la nove [[Reunuigo de Germanio|reunuigita]] Germanio kaj la Respubliko de Pollando subskribis traktaton rekonante la Odro-Niso-limo komuna limo inter la du ŝtatoj.