Danao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis rulfenestron, vidu en Ŝablono:Rulfenestro; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 15:
Tiamaniere, Danao akiris la kronon de siaj antaŭloj kaj iĝis tiel pova, ke de tiam la pelasgoj en la tuta Grekio mem nomiĝis «danaidoj». Li supozis ke la lupo estis aliformita [[Apolono]], kaj dankeme konstruis la templon dediĉitan al ''Lupa Apolono'', en Argo. Li ankaŭ konstruis la citadelon de ĉi tiu urbo, kien la danaidinoj enkondukis la mistera kultado al [[Demetro]], la [[tesmoforioj]], origina el Egiptio<ref>[[Plutarko]]. ''Pri la malico de Herodoto'', 13.</ref>.
 
La situacio kiun Danao trovis en Argolando estis terura. [[Pozidono]] ofendiĝis pro tio, ke la [[oceanido|rivero]] [[Inaĥo]] dediĉis la landon al [[Hero]], do li sekigis ĉiun riveron kaj rojon en la tuta regiono. La nova reĝo sendis siajn filinojn serĉi akvon, ordonante al ili klopodi malĉagrenigi la maran dion iel ajn. Unu el ili, [[Amimono]], estis atakita de [[satiruso]], kiu klopodis seksperforti ŝin. Respondante ŝian help-krion, Pozidono venis kaj ĵetis sian armilon al la atakanto, malsukcese, tial kial la satiruso sukcesis ekskapi, kaj la tridento trafis rokon. Dankeme, kaj obeante sian patron, Amimono akceptis la seks-proponon de la dio, kiu kompenciskompensis ŝin tiamaniere: kiam Pozidono reprenis sian tridenton, el la truoj de la roko spruĉis triflua fonto, nomita Amimono de tiam. Ĝi generas la riveron Lerno, kaj estas la sola akvofluo en la regiono kiu ne sekiĝas dumsomere<ref>[[Higeno (verkisto)|Higeno]]. Fabloj, 169.</ref>. Ĝuste tie, sed multajn jarojn poste, [[Eĥidno]] naskis la fifaman [[Hidro (mitologio)|Hidron]], kiu teruris tra tiu kamparo.
 
=== Murdo de la egiptidoj ===