Pragmatiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 44 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q181839)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Ŝanĝado de Kategorio:Lingvistiko al Kategorio:Lingvoscienco; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 3:
== Situacio influas la sencon de paroloj ==
 
Iuflanke, sufiĉe evidente, sama frazo ricevas malsamajn sencojn en malsamaj situacioj. Por sia plena senciĝo ĝi dependas de eksteraj kondiĉoj, ekzemple tiaj montrovortoj kiel ''mi'' aŭ ''ĉi tie''. Sed la samo validas ankaŭ pri ''Johano, post du horoj'' aŭ ''ĉio'': Ja en ''mi ordigis ĉion'' oni malofte celas la tutan universon.
 
== Parolo modifas la situacion ==
 
Aliflanke ankaŭ parolo iel modifas la mondon. [[J. L. Austin]], el la angla skolo de [[lingvofilozofio]], per sia libro ''Kiel plenumi aferojn per vortoj'' famigis la nocion de '''''memplenuma diro''''': Kiam la prezidanto de asocio diras ''La kunsido ekas'', tiam la kunsido efektive ekas; kiam iu diras ''Mi promesas'' per tio li jam vere promesas; male kiam iu diras ''Mi promenas'', tio estas nur '''''konstata diro''''' ne sufiĉa por plenumi la promenon.
 
(Unuavide simila sed tamen sufiĉe malsama estas la nocio de '''''memplenuma antaŭdiro''''', kiun [[Robert K. Merton]] difinis por ekonomiko kaj socioscienco: Se publicisto anoncas, ke banko malbone fartas, li povas kaŭzi ĝian bankroton, per tio estigante la fakton, kiun li ŝajne nur prognozis.)
 
Pli diskrete multaj karesaj, '''ĝentilaj''' aŭ aliaj '''parolformoj''' kunkonstruas la situacion, difinante la rolojn de kunparolantoj.
 
Ankaŭ multaj asertoj '''supozas aŭ trudas''', ke la alparolato akceptu iuj sciojn aŭ juĝojn pri la ĉirkaŭa mondo – kion jam el praktika vidpunkto studis [[parolarto]].
Linio 19:
== Kunteksto ==
 
Oni kutime ne kalkulas en pragmatiko la studon de '''kunteksto'''. La nocion kunteksto necesigas jam la frontigo inter la limigita frazanalizo de tradicia [[sintakso]] kaj la pli granda amplekso de tiaj lingvaj fenomenoj, kiaj [[anaforo (lingvistiko)|anaforoanaforoj]]j kaj [[kataforo]]j. (Ekzemple, en la frazoj ''Kiam la vazo falis, '''ĝi''' rompiĝis. Nun '''ĝi'''aj pecetoj disas sur la planko'' la vorto ''ĝi'' estas anafora vorto, ĉar ĝi kompreneblas nur danke al vortumo eventuale trovebla en antaŭa parto de la teksto; dum en la frazo ''mi vidis ĝin, kiam la monstro rompis la muron'', la vorto ''ĝi'' funkcias [[kataforo|katafore]], ĉar ĝi kompreneblas nur per posta parto de la teksto.) Pli ĝenerale, la entuta kompreno de teksto aŭ de interparolo estas konfidita al fakoj, kiuj staras ie inter [[beletroscienco]] kaj lingvoscienco, nome [[hermeneŭtiko|interpretarto]], [[stiloscienco]] kaj aliaj.
 
Pragmatiko por si konservas la esploron de rilatoj inter parolo kaj la neteksta ĉirkaŭa mondo.
Linio 33:
== Vidu ankaŭ ==
 
* [[ekzoforo]]
* [[deikso]]
* [[homoforo]]
* [[metaforo]]
 
== Literaturo ==
 
* '''(Angle)''' [[J. L. Austin]], ''How to do Things with Words.'' - Oxford, 1962. (en)
* '''(Angle)''' [[John Searle]], ''Speech Acts: An essay in the Philosophy of language'', ([[1969]])
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 47:
{{el}} [http://www.sunflower.com/~miner/ENKONDUKO_package/enkonduko.html Ken Miner: ''Enkonduko al pragmatiko'']
 
[[Kategorio:LingvistikoLingvoscienco]]
[[Kategorio:Pragmatiko]]