Rusoj loĝas en Rusujo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Ŝanĝado de Kategorio:Lingvistiko al Kategorio:Lingvoscienco; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 9:
| bildo =
}}
'''Rusoj loĝas en Rusujo''' estas libro kunordigita de [[Anna Löwenstein]] kaj eldonita en [[2007]] de [[Federazione Esperantista Italiana]]. Ĝi konsistas el diversaj eseoj pri landnomoj kaj problemoj kiuj rezultiĝas de la uzo de la nefundamenta pseŭdosufikso ''-io''. La titolo devenas el ekzerco en la [[Fundamento de Esperanto]], kiu instruas pri la formado de landnomoj de popolnomoj.
 
== -io ==
Iuj eseoj donas historion kiel, kial, kaj kiam ''-io'' aperis en Esperanto. Laŭ historia sekcio de [[M. C. Butler]] la tiutempa [[Akademio de Esperanto]] unue malaprobis ''-io'' en [[1908]] sed tiama redaktoro (kiu subtenis ''-io'') de la gazeto ''Esperanto'' publikigis trompe ke ''-io'' estis akceptita. Tiel homoj ekuzis ĝin, kaj okazis dua oficiala voĉdonado kontraŭ ''-io'' en [[1922]]. Sed la redaktoro de la gazeto ne raportis tiun rezulton. Dume pliaj Esperantistoj uzis ''-io'' pro miskredo ke ĝi jam estis aprobita oficiale, kaj [[SAT]] ekkuraĝigis ĝian uzon. Finfine en la [[Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro]] en [[1974]] la Akademio cedis kaj nuligis siajn antaŭajn malaprobojn, pro tio ke ''-io'' tiom disvastiĝis inter Esperantistoj.
La plejmulto diskutas kiaj estas problemoj pri ĝi kaj kial oni preferu la fundamentan sufikson ''-ujo''.
 
La ĉefa argumento baziĝas sur tio, ke ''-io'' kondukas al multa konfuzo inter eĉ spertaj Esperantistoj inter landnomoj kun la pseŭdosufikso ''-io'' kaj landnomoj kies radiko finiĝas per ''i'', kaj Esperantistoj ofte fuŝas kiam ili devas nomi membron de popolo, sciante la landon. Ekzemple ne estas evidenta diferenco inter la landnomoj Ĉilio kaj Ĉinio, sed la loĝantoj de Ĉin/io estas ĉinoj, dum la loĝantoj de Ĉili/o estas Ĉilianoj. Oni devas parkerigi liston de esceptoj. Sed ''-ujo'' evidentigas ke la landnomo (ekzemple ''Ĉinujo'') baziĝas sur la popolnomo (''ĉino''), kaj ke ''i'' ne estas fina litero de la radiko de la landnomo (kiel ''Ĉili-'') al kiaj radikoj oni aldonas ''-ano'' por krei membron de tiu lando (ĝuste kiel ''uson/anoj'' loĝas en ''Uson/o'').
 
Alia argumento estas ke ''-io'' ne funkcias konsekvence kiel aliaj sufiksoj, kiuj povas esti uzataj memstare: ''dometo'' estas ''eta domo'', sed ''Ĉinio'' ne estas ''ia ĉino''. La vorteto ''io'' jam havas tute alian rolon en la lingvo. Krome la aliaj sufiksoj ĉiuj inkluzivas konsonanton kaj pli longas ol unu litero (''et'', ''um'', ''eg'', sed ''i'').
 
== -lando ==
Ankaŭ estas menciata tio, ke la fundamenta sufikso ''-lando'' kaŭzas similajn problemojn: en ''Pollando'' kaj ''Svislando'' loĝas ''poloj'' kaj ''svisoj'', sed en ''Irlando'' kaj ''Nederlando'' ne loĝas ''iroj'' kaj ''nederoj'', sed ''irlandanoj'' kaj ''nederlandanoj''. Do oni argumentas ne uzi ''-lando'' anstataŭ ''-ujo'', por eviti konfuzon kun landnomoj kun ''land'' kiel parto de la radiko (''Pol/ujo'' kaj ''Nederland/o'').
 
Kroma argumento de kelkaj kontribuintoj estas tio ke ''Pollando'' ne estas internacia formo, nur angleca formo; simile pri ''Svislando''.
Linio 47:
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7860 Rusoj loĝas en Rusujo] ĉe libroservo de [[UEA]]
* [http://esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-rossia.htm En Rusio loĝas Rusianoj] Recenza eseo de [[Sergio Pokrovskij]] pri ''Rusoj loĝas en Rusujo'', forte kritika de la tezoj de la libro.
 
[[Kategorio:Esperanto-libroj]]
[[Kategorio:LingvistikoLingvoscienco]]
[[Kategorio:Bibliografio de Esperanto]]
[[Kategorio:Lingvistiko]]
[[Kategorio:Bibliografio de Esperanto (2007)]]