José Perogordo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''José PEROGORDO CAMACHO''' (1870-1962) estis artileria generalo, militista [[aviadisto]], kaj [[hispanaj esperantistoj|hispana esperantisto]].<ref>[[Enciklopedio de Esperanto - P]], 1935.</ref>
 
Perogordo estis unu el la pioniroj de la aernavigacio, pioniro ankaŭ de la Esperanta Movado en Hispanujo. Fondinto de Grupoj, li estis Prezidanto de la [[Madrida Esperanto-Grupo|Esperanta Grupo]] de [[Madrido]] en la jaro [[1907]], {{Mankas fonto|Vicprezidanto de la [[5-a UK 1909|5-a Universala Kongreso]] de [[Barcelono]] ([[1909]])<ref><ref>[[Lupe Sanz Bueno]]: ''Historia del Esperanto en Madrid'' (dulingva eldono), Madrido, Esperanto-Liceo de Madrid, 1993, paĝo 50-1.}}</ref></ref>, kaj fondinto ankaŭ de "[[Hispana Revuo]]" (1908 al 1913).
 
Li multe influis en la oficialaj medioj favore al Esperanto, reprezentis Hispanujon plurfoje en la Universalaj Kongresoj je la nomo de la Registaro, kaj estis komisiita de la hispana Reĝo [[Alfonso la 13-a (Hispanio)|Alfonso la 13-a]] surmeti al D-ro Zamenhof la ''Grandan Kolringon de Izabela la Katolika'', plej alta honoro por civilaj meritoj en Hispanio, kion li faris en la [[7-a UK 1911|7-a Universala Kongreso]] de Antverpeno en la jaro 1911. Plurfoje li vizitis la hispanan Reĝon nur por konversacii kun li pri Esperanto.