Curzon-linio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Karte_Polen_(1945).png|thumb|265px|Ŝanĝo de la pola teritorio]]
'''Curzon-linio''' [kurzon] estis demarkacia linio inter [[Pollando]] kaj Sovet-Rusio; oni proponis ĝin kiel armistican linion en la 1919–20-a pola-rusa milito kaj tio iĝis kun eta korekto la fina soveta-pola ŝtatlimo post la [[dua mondmilito]].
 
Kiam la ĉefkonsilio de la [[entento]] decidis post la [[unua mondmilito]] pri limoj de la novnaskiĝinta pola ŝtato, ĝi signis tiun minimuman limlinion, je kiu Pollando ĉiukaze rajtas. La konsilio permesis formi polan administadon sur areoj okcidente de tiu limlinio (1919. 12. 8.). Tiu linio venis de [[Grodno]] al suda direkto tra [[Brest]]-[[Litovsk]] kaj la riveron [[Bug]] ĝis la iama aŭstra-rusa limo. La aparteno de orienta [[Galicio]] kaj [[Lvov]] (''Lviv, Lemberg'') restis tiam neklara.
 
Iom poste fiaskis la pola orienta militmarŝo en [[Ukrainio]] kaj la ĉefminsitro [[Wjadysjaw Grabski]] petis helpon en julio de [[1920]] de la entento. La [[10-an de julio]], la entento proponis armistican planon por Grabski kaj ties linio kongruis kun tiu provizora linio de 1919.12.08, kun plilongigo al sudo: la parton ĝis la [[Karpatoj]] kun urbo [[Przemyŝl]] donis al Pollando, sed orientan Galicion ne. Sekvatage, la brita ministro pri eksteraj aferoj, Lord Curzon – kies nomo kunplektiĝis kun la tuta linio – faris similan proponon por la soveta registaro. La planon de la entento neniu el ili akceptis. Ĉar la pola-soveta milito finiĝis per pola venko, la fina packontrakto el marto de 1921 montris la polan venkon kaj donis ĉ. 135 000 km2 al Pollando, oriente de la Curzon-linio (kun pola malplimulto).
 
La Curzon-linio renaskiĝis en pretendoj de Sovetunio komence de la dua mondmilito. La Sovetunio deklaris pretendojn pri areoj, oriente de la Curzon-linio kaj okupis ilin komence de la [[dua mondmilito]] ([[Pakto Molotov-Ribbentropp]]). Post soveta rebato de la germana invado, la [[Ruĝa Armeo]] okupis tutan Pollandon fine de 1944.
 
Usono kaj Britio akceptis la sovetajn postulojn en Konferenco de Jalta (1945. 04. 06.) kaj rekonis la Curzon-linion kiel sovetan–polan ŝtatlimon. La soveta-pola kontrakto (1945. 08.16.) deklaris ŝtatlimon, preskaŭ tute kongruan al la Curzon-linio. En 1951 okazis kelkaj etaj lim-modifoj.
 
[[Kategorio:Dua mondmilito]]
[[Kategorio:Pollando]]
[[Kategorio:Sovetunio]]
 
[[de:Curzon-Linie]]