Walt Disney: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 132:
=== Etendiĝo ===
 
Kiam ''Walt Disney Productions'' ekkonstruis Diznejlando, ankaŭ ekinteresiĝis pri aliaj agadkampoj en la amuzoindustrio. [[Trezorinsulo (filmo - 1950)|Trezorinsulo]] (''Treasure island'' - 1950) estis la unua filmo neanimacia de tiu entrepreno, baldaŭ poste oni faris aliajn: [[Dudek mil leŭgoj sub la maroj (filmo - 1954)|Dudek mil leŭgoj sub la maroj]] (Kinemaskope - ''20,000 Leagues Under the Sea'' - 1954), [[La hararega hundo]] (''The Shaggy Dog'' - 1959) kaj [[Intrigo por gepatroj (filmo - 1960)|Intrigo por gepatroj]] (''The Parent Trap'' - 1960). La entrepreno malkovris tre baldaŭ la gravecon de televido. Tial en 1950 oni produktis la unuan televidaĵon: Unu horo en Mirlando (''One Hour in Wonderland''). En televida kanalo [[American Broadcasting Company|ABC]], Disney reklamadis sian novan amuzparkon per la programo Diznejlando. En tiu programo ankaŭ oni elsendis filmerojn de malnovaj filmoj de Disney. La unua ĉiutaga televidprogramo farita de la studio estis ''[[Mickey Mouse Club]]'' (Klubo de Miĉjo Muso), kiu daŭris, plurfoje alinomigita, ĝis eniĝis [[1990]]-aj jaroj.
 
[[Dosiero:Disney1968.jpg|left|100px]]