Germana lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
aldonis iom da faktoj
MaJo74 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
La '''germana lingvo''' (propralingve: ''deutsche Sprache'' {{Prononco|DOJĉe ŜPRAĥe|dɔɪ̯tʃə ̍ʃpʀaːχə}} aŭ ''Deutsch'' {{Prononco|dojĉ|dɔɪ̯tʃ}}) estas [[ĝermana lingvo]], parolata ĉefe en [[Germanio]], [[Aŭstrio]], [[Liĥtenŝtejno]] kaj [[Svisio]].
 
Hodiaŭ proksimume 100 milionoj da homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble pliaj 28 milionoj kiel duan lingvon (World Almanac 2000). Ĝi estas la oficiala lingvo de [[Germanio]], [[Aŭstrio]] kaj [[Liĥtenŝtejno]], kaj unu el la oficialaj lingvoj de [[Svislando]], [[Luksemburgio]] kaj [[Belgio]] sume oni nomas tiun teritorion '''Germanlingvio'''. En la plej norda provinco de [[Italio]], [[Sudtirolo]], ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la [[itala]] kaj unua lingvo de la plipartoplejparto de la loĝantaro, kaj ankau en suda [[Danio]] ĝi estas oficiala. Historie, ankaŭ estis multaj germanlingvanoj en grandaj partoj de la hodiaŭa ŝtatoj [[Pollando]], [[Litovio]], [[Latvio]] kaj [[Estonio]], [[Ĉeĥio]] kaj [[Slovakio]], [[Hungario]], [[Rumanio]] (aparte en [[Transsilvanio]]), [[Ukrainio]], [[Belarusio]] kaj [[Rusio]] (krom en [[Orienta Prusio]] aparte laŭlonge de la rivero [[Volgo]]) – kaj post perfortaj translokiĝoj ene de [[Sovetunio]] dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la 20-a jarcento ankaŭ en [[Kazaĥio]] – sed post [[1945]] kaj post [[1990]] la plej multaj germanlingvanoj, parte devigite, parte propravole, forloĝiĝis de tie. En [[Brazilo]] la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj, kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kaj ankaŭ en [[Argentino]], [[Paragvajo]] kaj [[Venezuelo]], [[Usono]] kaj [[Kanado]] signifa procentaĵo de la enmigrintoj el Eŭopo kaj iliaj posteuloj estas germanlingvaj – en Usono la lingvo inter alie flegiĝas en iuj tradiciaj religiaj komunumoj, kiuj dum 17-a kaj 18-a jarcentoj estis subpremataj en Eŭropo. Krome ankaŭ en [[Sud-Afriko]] kaj [[Namibio]] estas signifa nombro de germanlingvanoj.
 
Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la altgermana de Martin [[Lutero]] en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germanparolanto aŭ parolas aŭ povas paroli ĝin.
Linio 61:
 
=== Deklinacio ===
La germana havas [[Deklinacio (gramatiko)|deklinacion]]. Ekzistas kvar kazoj: [[nominativo]], [[akuzativo]], [[dativo]] kaj [[genitivo]]. Substantivoj malmulte ŝanĝiĝas laŭ kazo: deklinacio okazas ĉefe ĉe artikoloj, pronomoj kaj adjektivoj. Jen la deklinacio de la difinita artikolo (''der'', kiu signifas “la”), kaj tiu de nedifinita kazo (''ein'', “unu”, sed plej ofte ne tradukita Esperanten), laŭ genro kaj kazo.
 
{|