Historio de kristanismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
{{ADLS|2006|43}}
Linio 181:
Apud [[kristanismo|kristanisma]] bazo aperas ankaŭ eksterkristanaj elementoj en [[sinkretismo|sinkretisma]] movado de [[katarismo|kataroj]], kiu estis [[dualismo|dualisma]]-[[manikeismo|manikeisma]] kaj kiu stariĝis akre kontraŭ la eklezia kaj la klerika potencoj. Streĉo en interrilato al [[Francio|franca]] reĝlando gvidis la katarojn el ĉirkaŭaĵo de urbo [[Albi (Francio)|Albi]] (de tie [[albigensismo]]) al sanga [[albigensisma milito]] ([[1209]] - [[1229]]), kies karaktero estis eklezia kaj politika. Ĉar precipe la kataroj subfosis bazojn de [[feŭdismo|feŭda]] socio, la ŝtato kaj la eklezio komune agis kontraŭ ili. Post tio, kiam la albianoj murdis en [[1208]] papan legaton, kies tasko estis intertrakti kun ili, [[Inocento la 3-a]] elvokis al krucmilito kontraŭ la albianoj. La konflikto estis tre sanga kaj unusolan prosperon el la konflikto akiris Francio. Surbaze de tiuj ĉi spertoj ŝanĝiĝas [[inkvizicio|inkvizicia]] procedo en eklezian procedon kaj komenciĝas aktiva elserĉado de kulpintoj. En la jaro [[1253]] [[Inocento la 4-a]] ebligas enkadre de tiu ĉi proceda rajto dum severaj reguloj uzi [[torturo|torturadon]]. Tiel komenciĝas tre malhela ĉapitro de la histoio de eklezio, ĉar enkadre de la inkvizicio okazis kruelaĵoj.
 
Sed pro la perfekta sekvado de Kristo en la malriĉeco inspiras sin ankaŭ sanktaj [[Sankta Francisko|Francisko el Asizo]] ([[1181]] - [[1226]]) kaj [[Dominiko de Guzmán]] (proksimume [[1170]] - [[1221]]), kiuj komence de la [[13-a jarcento]] fondas unuan [[ordeno de almozuloj|ordenojn de almozuloj]], [[Franciskanoj|ordenon de franciskanoj]] kaj [[Dominikanoj|ordenon de dominikanoj]]. Ambaŭ ordenoj neatendite rapide disvastiĝis tra la tuta Eŭropo kaj influis karakterize la tutan atmosferon de mezepoko. La idealon de senkondiĉa malriĉeco akceptis ankaŭ pluaj ordenoj, [[aŭgustenoj-eremitojaŭgustenanoj]] kaj [[karmelitanoj]]. El tiuj ĉi ordenoj de almozuloj devenis la plej signifaj teologoj de la kulmina mezepoko kaj iliaj [[misio|misiistoj]] estis tre ŝatataj.
 
=== Skolastikismo, teologio kaj universitato ===