Julián Hernández Angulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e redakteto, precipe aldono de mankaj intervortaj spacetoj...
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Julián Hernández Angulo''', ofte simple nomata '''Juliano''', foje ankaŭ en ŝanĝita noma sinsekvo ''''Julián Angulo Hernández'', estas instruisto, kantisto, gitarludanto, kaj nacia estrarano de [[Kuba Esperanto-Asocio]] (KEA). De [[komitato de UEA 1989-1992|1991]] ĝis [[komitato de UEA 1995-1998|1998]], li estis [[komitato de UEA|komitatano A]] de la asocio. En 2005 li estis elektita unu el la tri novaj komitatanoj C de UEA. En 2010 li estis reelektita en tiu funkcio. Li estis la vicprezidanto de LKK de la [[75-a UK|75-a Universala Kongreso]] kaj prezidanto de LKK de la [[95-a UK]] okazintaj en [[Havano]].
 
Julián Hernández Angulo naskiĝis la [[8-an de augustoaŭgusto]] [[1953]]. Kiam li estis mezlernejano li ekkantis en muzikensemblo de sia lernejo kaj de tiam li kantas kaj ludas gitaron. Li diplomiĝis kiel meznivela instruisto de la angla en 1973 kaj en 1978 finis siajn universitatajn studojn kiel instruisto de la sama lingvo en la Havana Pedagogia Instituto pri Fremdaj Lingvoj ''Pablo Laffarge''. Li laboris kiel instruisto de la angla de 1973 ĝis 1980. Poste oni elektis lin por labori kiel metodikisto de la sama lingvo. Dum dudek jaroj, li oficis en tiu posteno en la Kuba Ministerio pri Edukado. Li eklernis Esperanton en 1979 kaj fine de la sama jaro ekinstruis la internacian lingvon. Kiel profesia lingvoinstruisto, li transdonis siajn sciojn pri instrumetodiko al la Esperanto-instruantoj. Li fariĝis nacia estrarano de Kuba Esperanto-Asocio en 1981 kaj de tiam li daŭre aktivas en la movado. De septembro 1990 ĝis marto 1999, li estis prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio. De 1999 ĝis 2002 li agadis kiel prezidanto de la provinca filio de Urbo Havano. En 2005 li denove fariĝis nacia prezidanto de la Asocio ĝis 2011 kiam li finis sian duan oficperiodon laŭstatute. Nuntempe li estas nacia estrarano pri instruado. Kiel instruisto, li verkis Ekzercarojn de la unua kaj dua nivelo por kubaj komencantoj kaj progresantoj. Li ne nur ludas gitaron kaj kantas, li ankau verkas kantojn kaj en la hispana kaj en Esperanto. Li daŭre etosigas esperantistajn aranĝojn en la ĉefurbo kaj ankaŭ en la diversaj renkontiĝoj okazantaj tra la lando. Ekde la jaro 2000, li laboras kiel docento en la Havana Pedagogia Universitato. Li partoprenis plurajn universalajn kongresojn kaj ILEI-Konferencoj kiel prezidanto de KEA. En 2009, oni elektis lin estrarano pri landa agado de la [[Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj]] (ILEI).
 
==Muziko==