Walt Disney: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 134:
Kiam ''Walt Disney Productions'' ekkonstruis Diznejlando, ankaŭ ekinteresiĝis pri aliaj agadkampoj en la amuzoindustrio. ''[[Treasure island (filmo - 1950)|Treasure island]]'' (Trezorinsulo - 1950) estis la unua filmo neanimacia de tiu entrepreno, baldaŭ poste oni faris aliajn: ''[[20,000 Leagues Under the Sea (filmo - 1954)|20,000 Leagues Under the Sea]]'' (Kinemaskope - Dudek mil leŭgoj sub la maroj - 1954), ''[[The Shaggy Dog]]'' (La hararega hundo - 1959) kaj ''[[The Parent Trap (filmo - 1960)|The Parent Trap]]'' (Intrigo por gepatroj - 1960). La entrepreno malkovris tre baldaŭ la gravecon de televido. Tial en 1950 oni produktis la unuan televidaĵon: Unu horo en Mirlando (''One Hour in Wonderland''). En televida kanalo [[American Broadcasting Company|ABC]], Disney reklamadis sian novan amuzparkon per la programo Diznejlando. En tiu programo ankaŭ oni elsendis filmerojn de malnovaj filmoj de Disney. La unua ĉiutaga televidprogramo farita de la studio estis ''[[Mickey Mouse Club]]'' (Klubo de Miĉjo Muso), kiu daŭris, plurfoje alinomigita, ĝis eniĝis [[1990]]-aj jaroj.
 
Laŭ la filmstudio etendiĝadis kaj plurigis sian agadokampoagadokampon, Disney ekatentis malpli la animacian fakejon, kaj komisiadis pli kaj pli taskojn al siaj konfidataj animaciistoj, grupo nomita de li "[[la naŭ maljunuloj (Disney)|la naŭ maljunuloj]]". Dum tiu tempo, la animacia fakejo verkis plurajn sukcesajn filmojn: ''[[Lady and the Tramp]]'' (Ledi kaj la senhejmulo - Kinemaskope - 1955), ''[[One Hundred and One Dalmatians]]'' (101 Dalmatoj - 1961), ''[[Sleeping Beauty (filmo 1959)|Sleeping Beauty]]'' (Dormanta Belulino - 1959), kaj ''[[The Sword in the Stone (filmo 1963)|The Sword in the Stone]]'' (La glavo en la ŝtono - 1963).
 
La produktado de mallongaj filmoj daŭris ĝis 1956. Tiam Disney decidis fermi tiun fakejon kaj ekde tiu momento, nur de tempo al tempo oni faris kelkajn filmetojn.
 
[[Dosiero:Disney1968.jpg|left|100px]]