Kazuaro: Malsamoj inter versioj

2 253 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
En [[Nov-Gvineo]] la loĝantaro ofte bredas kazuaridojn el rabitaj ovoj, kvankam el tio povas rezulti vera danĝero. La kazuaroj povas ataki en tiu nenatura medio (ĉefe vunditaj aŭ minacataj ĉu de homoj ĉu de hundoj) kaj grave vundegi aŭ eĉ mortigi homojn.
 
==Taksonomio, sistematiko kaj evoluo==
Kazuaroj (el la [[Malaja lingvo|malaja]] nomo ''kasuari'')<ref>Gotch, A. T. (1995)</ref> estas parto de la grupo de [[Strutoformaj]], kiu inkludas ankaŭ la speciojn de [[emuo]], [[reaoj]], [[struto]], kaj [[kivio]]j, krom la formortintaj [[moaoj]] kaj la [[elefantbirdo]]. Estas agnoskitaj tri [[Vivanta taksono|vivantaj]] specioj, kaj unu [[formortinta]]:
 
* '''[[Suda kazuaro]]''' aŭ '''Dubrida kazuaro''', ''Casuarius casuarius'', troviĝanta en suda [[Novgvineo]], nordorienta [[Aŭstralio]], kaj en la insularo [[Aru]], ĉefe en malaltaj teroj<ref name="Clements, J (2007)"/>
* '''[[Nana kazuaro]]''' aŭ '''Beneta kazuaro''', ''Casuarius bennetti'', troviĝanta en [[Novgvineo]], [[Nova Britio]], kaj la insulo [[Japen]], ĉefe en altaj teroj.<ref name="Clements, J (2007)"/>
* '''[[Norda kazuaro]]''' aŭ ''' Unubrida kazuaro''', ''Casuarius unappendiculatus'', troviĝanta en norda kaj okcidenta [[Novgvineo]], kaj la insulo [[Japen]], ĉefe en malaltaj teroj<ref name="Clements, J (2007)"/><ref name= Davies>Davies, S. J. J. F. (2002)</ref>
* ''Casuarius lydekki'' '''formortinta'''<ref name="SN">Brands, S. (2008)</ref>
Plej fakuloj konsideras tiujn speciojn [[monotipa]]j, sed oni priskribis kelkajn [[subspecio]]jn de ĉiu specio (el kiuj kelkaj estis sugestitaj kiel separataj specioj, ekz., ''C. (b) papuanus'').<ref name= Davies/> Validado de tiuj subspecioj montriĝis malfacila pro individuaj varioj, aĝo-rilataj varioj, malabundo de specimenoj, stabileco de specimenoj (kies brilaj haŭtaĵoj de kapo kaj kolo — bazo por priskribo de kelkaj subspecioj — svagas en specimenoj), kaj la tradicia praktiko de komercado de vivantaj kazuaroj dum miloj da jaroj, kelkaj el kiuj fuĝis ŭ estis intence liberigitaj, tio estas [[Enmetitaj specioj|enmetitaj]] en regionoj for de ties origino.<ref name= Davies/>
 
[[File:CassowarySkullLyd4.png|right|thumb|250px|Ilustracio de kranio de kazuaro]]
La evolua historio de kazuaroj, kiel de ĉiuj Strutoformaj, ne estas bone konata. Oni informis pri fosilia specio el Aŭstralio, sed pro tialoj de [[biogeografio]] tiu atribuo ne estas certa kaj ĝi povus aparteni al prahistoria genro ''[[Emuarius]]'', kiuj estis kazuarecaj praemuoj.<!-- Auk80:584 -->
 
==Reproduktado==
211 485

redaktoj