Lord Voldemort: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Lord Voldemort''' estas rolulo kaj la ĉefa antagonisto de la serio ''Harry Potter'' verkita de J. K. Rowling. Li estas unu el la plej fortaj magiistoj de sia ...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:24, 24 aŭg. 2013

Lord Voldemort estas rolulo kaj la ĉefa antagonisto de la serio Harry Potter verkita de J. K. Rowling. Li estas unu el la plej fortaj magiistoj de sia tempo, kiu preskaŭ sukcesis atingi senmortecon kaj timigas la tutan magian mondon.

Biografio

La patrino de Lord Voldemort, kiu naskiĝis kiel Tom Marvolo Riddle, venas de la familioj de Peverell kaj Slytherin, kaj lia patro estis muglo, do Voldemort mem ne estas pursanga magiisto. Li kreskis en orfejo ĝis sia 11-jariĝo, kiam Albus Dumbledore, forta magiisto kaj instruisto de Hogwarts venis por rakonti al la knabo pri liaj magiaj fortoj kaj inviti lin studi en la lernejo. Tom jam de sia infaneco eksperimentis kun magio sen konscii pri tio: li translokigis objektojn, manipulis bestojn kaj povis organizi malagrablajn situaciojn por aliaj orfejanoj, kiujn li ne ŝatis. En Hogwarts li iĝis la plej bona studento, strebante lerni laŭeble plej multe, sed li ankaŭ kaŭzis problemojn: li malfermis la Sekretan Ĉambron kaj liberigis Baziliskon, kiu mortigis studentinon, kaj kulpigis pri tio Hagrid, studenton de tria jaro, kies pasio estis magiaj bestoj kaj kiu estis rezulte eksigita de la lernejo. Li ankaŭ kolektis grupon de samideanoj, kiuj poste iĝis Mortmanĝantoj (angle Death Eaters) kaj helpis al li pri liaj krimoj. Tiam li ankaŭ kreis sian novan nomon, Voldemort, por forigi ĉiun asocion kun sia nemagia patro. Tom aparte interesiĝis pri nigra magio kaj posedis multajn nekutimajn kapablojn: li povis praktiki kelkajn tipojn de magio sen specialaj iloj, paroli kun serpentoj kaj finfine li sukcesis disdividi sian animojn je kelkaj pecoj por kasi ilin kaj igi laŭvorte senmorteca.