Kazuaro: Malsamoj inter versioj

4 251 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
[[File:CassowarySkullLyd4.png|right|thumb|250px|Ilustracio de kranio de kazuaro]]
La evolua historio de kazuaroj, kiel de ĉiuj Strutoformaj, ne estas bone konata. Oni informis pri fosilia specio el Aŭstralio, sed pro tialoj de [[biogeografio]] tiu atribuo ne estas certa kaj ĝi povus aparteni al prahistoria genro ''[[Emuarius]]'', kiuj estis kazuarecaj praemuoj.<!-- Auk80:584 -->
 
==Aspekto==
La Norda kaj Nana kazuaroj ne estas bone konataj. Ĉiuj kazuaroj estas kutime timidaj birdoj de ferma [[arbaro]], emaj malaperi tre antaŭ homo konas ke ili estas tie. Eĉ la plej atingeblaj Sudaj kazuaroj de tre nordaj [[pluvarbaro]]j de [[Kvinslando]] ne estas bone konataj.
 
Inoj estas pli grandaj kaj pli brilkoloraj. Plenkreskuloj de Sudaj kazuaroj estas 1.5 al 1.8 m altaj, kvankam kelkaj inoj povas atingi 2 m,<ref name="buzzle.com">buzzle.com</ref> kaj pezas 58.5 kg.<ref name="Davies" />
 
Ĉiuj kazuaroj havas plumojn kiuj konsistas el vakaj kaj izolaj breĉetoj. Ili ne havas [[Ĉefplumo#Vostoplumoj|vostoplumojn]] aŭ [[Uropiga glando|uropigan glandon]]. Kazuaroj havas malgrandajn flugilojn kun 5-6 grandaj [[Ĉefplumo#Flugplumoj|flugoplumojn]]. Tiuj estas rigidaj, [[keratino|keratinecaj]] plumoj, kvazaŭ pikiloj de [[histriko]]j, sen breĉetoj.<ref name="Davies" /> Estas ungego en ĉiu dua fingro.<ref name="HarmerandShipley1899"/> La [[forketo]] kaj la [[korakoido]] estas degeneritaj, kaj ties ostoj de la [[palato]] kaj de la [[sfenoido]] tuŝas unu la alian.<ref name="davies">Davies, S. J. J. F. (2003)</ref> Tio, kun ties kojnforma korpo, supozeble estas adaptoj al protekto kontraŭ lianoj, dornoj, kaj segilecaj folioj, permesante al ili kuri rapide tra la pluvarbaro.<ref name="Gilliard 1958, p. 23">Gilliard (1958), p. 23.</ref>
 
La trifingra piedo de kazuaroj havas akrajn [[krifo]]jn. La dua fingro, nome la interna en la meza situo, portas [[ponardo|ponardecan]] ungegon kiu estas 125 mm longa.<ref name=Davies2002>Davies, S.J.J.F. (2002) "Ratites and Tinamous" Oxford University Press. New York, USA</ref> Tiu krifo estas partikulare timiga ĉar kazuaroj foje frapas kaj homojn kaj animalojn per siaj enorme povegaj kruroj. Kazuaroj povas kuri ĝis 50&nbsp;km/h tra densa arbaro. Ili povas salti ĝis 1.5 m kaj ili estas bonaj naĝantoj, kiuj trapasas larĝajn riverojn kaj ankaŭ naĝas en maro.<ref name=HarmerandShipley1899>Harmer, S. F. & Shipley, A. E. (1899)</ref>
 
[[File:Cassowary head frontal.jpg|thumb|left|250px|Detalo de kapo de Suda kazuaro.]]
Ĉiuj tri specioj havas kornecajn sed mildajn kaj spongecajn krestojn nome [[kasko]]j sur siaj kapoj, ĝis 18 cm longaj.<ref name="davies" /> Tiuj konsistas el haŭtaĵo el "[[keratino]] super kerno de firma, ĉela ŝaŭmeca materialo".<ref name="Crome, F., kaj Moore, L. (1988)">Crome, F., kaj Moore, L. (1988)</ref> Oni proponis kelkajn celojn por tiuj kaskoj. Unu eblo estas ke temas pri duarangaj seksaj karakteroj. Alia sugesto estas ke ili estas uzataj por trudiĝi tra subkreskaĵaro, kiel armilo por dominaj kvereloj, aŭ kiel ilo por serĉi inter seka foliaro dum manĝado. La lastaj tri estas disputataj de biologo Andrew Mack, kies persona observaro sugestas ke la kasko ampleksigas profundajn sonojn.<ref name="Mack, A.L. & Jones, J. (2003)">Mack, A.L. & Jones, J (2003)</ref> Tamen, frua artikolo de Crome kaj Moore asertas, ke la birdoj mallevas siajn kapojn kiam kuras "blinde tra la vegetaĵaro, apartante arbustojn kaj foje frapante kontraŭ malgrandaj arboj. La kasko helpas protekti la kranion el tiaj kolizioj".<ref name="Crome, F., kaj Moore, L. (1988)"/> El inĝeniera vidpunkto la kojnforma kasko estas ankaŭ la plej efika vojo por protekti la kapon el frapo fare de falintaj fruktoj. Ĉar kazuaroj vivtenas sin el falintaj fruktoj ili pasas multan tempon sub arboj kies semoj estas grandaj kiel golfpilkoj aŭ pli grandaj kiuj falas el altoj de ĝis 30 metroj. Mack kaj Jones asertas ankaŭ ke la kaskoj ludas rolon ĉu por sonricevo aŭ por aŭdokomuniko. Tio rilatas al ties malkovro ke almenaŭ la Nana kaj la Suda kazuaroj produktas tremalaltfrekvencajn sonojn, kio povas helpi al komunikado en densa pluvarbaro.<ref name="Mack, A.L. & Jones, J. (2003)"/> Tiu zumado estas la plej mallaŭta konata birdalvoko, kaj estas ĉe la bordo de la homa aŭdkapablo.<ref>Owen, J. (2003)</ref> Crowe priskribis refreŝigan funkcion por tre similaj kaskoj ĉe numidoj.
 
La averaĝa vivodaŭro de naturaj kazuaroj estas supozata je ĉirkaŭ 40 al 50 jaroj.<ref name="animals.jrank.org">[http://animals.jrank.org/pages/363/Cassowaries-Casuaridae-BEHAVIOR-REPRODUCTION.html "Cassowaries: Casuaridae - Behavior And Reproduction."]</ref>
 
==Reproduktado==
211 191

redaktoj