Kazuaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 66:
 
::"Junaj kazuaroj estas brunaj kaj havas helecajn striojn. Ili estas ofte kaptitaj kiel maskotoj en indiĝenaj vilaĝoj [en Novgvineo], kie ili vagadas kiel birdokortaj bestetoj. Ofte ili estas kaptataj ĝis ili iĝas sufiĉe kreskaj kaj danĝeraj. Maturaj kazuaroj estas lokitaj ĉe hejmoj en kabanetoj nnur iom pli grandaj ol la birdoj mem. Oni donas al ili rubon kaj alian vegetalan manĝon, kaj ili vivas jarojn en tiaj lokoj; en kelkaj areoj ties plumaro estas ankoraŭ pli valora ol la konkomono. Kaĝobirdoj estas regule eligitaj el siaj freŝaj plumoj."<ref name="Gilliard 1958, p. 23"/>
 
===Dieto===
Kazuaroj estas ĉefe [[fruktomanĝulo]]j. Krom fruktojn, ties dieto inkludas florojn, [[fungo]]jn, helikojn, insektojn, ranojn, birdojn, fiŝojn, ratojn, musojn kaj [[kadavraĵo]]jn. Oni dokumentis fruktojn el almenaŭ 26 plantofamilioj en la dieto de kazuaroj. Fruktoj el [[Nobla laŭro|laŭro]], [[podokarpo]], palmoj, naturaj vinberoj, [[solanacoj]], kaj mirtilfamilioj estas gravaj eroj en la dieto.<ref name="davies" /> La [[kazuara cerbero]] ricevas nomon el tiu birdo.
 
Kiam falas fruktoj el arboj, kazuaroj venas kaj manĝas, dum ĉiu birdo defendas unu arbon el aliaj manĝantoj dum kelkaj tagoj. Ili moviĝas kiam la fruktoj elĉerpiĝas. Fruktoj estas englutitaj entute, eĉ eroj tiom grandaj kiom [[banano]]j kaj pomoj.
 
Kazuaroj estas [[ŝlosila specio]] de pluvarbaroj ĉar ili manĝas falintajn fruktojn enteraj kaj distribuas semojn tra la tuta [[ĝangalo]] pere de fekaĵoj.<ref name="davies" />
 
Kiel manĝo Kazuaroj, supozeble estas ledecaj. Aŭstraliaj funkciuloj en Novgvineo estis avertitaj ke "kaze de kuirado kun ŝtono en la kuirpoto: kiam la ŝtono estas preta por esti manĝata ankaŭ la kazuaro".<ref>Vader, John, ''New Guinea: The Tide is Stemmed.'' NY, Ballantine Books: 1971, p. 35.</ref>
 
===Rolo en semodisigo kaj ĝermado===
Kazuaroj manĝas fruktojn de kelkaj centoj da pluvarbaraj specioj kaj kutime pasas utilajn semojn en grandaj densaj [[Feko|fekaĵoj]]. Oni scias, ke ili disigas semojn super distancoj pli grandaj ol unu kilometro, kaj tiele ludas gravan rolon en la ekosistemo. Ĝermadindicoj de semoj de la rara aŭstralia pluvarbara arbo ''[[Ryparosa]]'' estas multe pli altaj post pasado tra la digesto de kazuaro (92% kontraŭ 4%).<ref>Weber, B. L. & Woodrow, I. E.</ref>
 
==Konservostatuso==