Kazuaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 81:
==Konservostatuso==
Sudaj kaj nordaj kazuaroj estas endanĝerigitaj specioj pro manko da loĝloko. Por tio ili konkurencas kun homoj kaj plie endanĝeriĝas kiam ili manĝas fruktojn de ĝardenoj.
 
[[File:Road sign -Cairns, Queensland, Australia-26Oct2007.jpg|right|thumb|Ŝosesignalo en [[Cairns]], [[Kvinslando]], Aŭstralio]]
La Suda kazuaro estas endanĝerita en Kvinslando, Aŭstralio. Kofron kaj Chapman (2006) taksis la malpliiĝon de tiu specio. Ili trovis, ke el iama kazuara habitato, restas nur 20 - 25%. Ili asertis, ke [[habitatoperdo]] kaj fragmentado estas la ĉefa tialo de malpliiĝo.<ref name=Kofron&Chapman2006>Kofron, C. P. & Chapman, A. (2006)</ref> Ili poste studis 140 kazojn de kazuaraj mortoj kaj trovis, ke frapo de motoraj veturiloj kulpas pri 55% el ili, kaj hundatakoj produktas alian 18%. Restaj tialoj de morto estas ĉasado (5 kazoj), interplektigo en dratobariloj (1 kazo), forigo de kazuaroj kiuj estis atakintaj homojn (4 kazoj), kaj naturaj kaŭzoj (18 kazoj), inklude tuberkulozon (4 kazoj). 14 kazoj estis pro nekonataj tialoj.<ref name="Kofron&Chapman2006"/>
 
Homa nutrado de kazuaroj metas gravan minacon al ties survivado, ĉar ĝi kuraĝigas ilin al ĉeurbaj areoj. Tie, la birdoj plej suferas pro veturiloj kaj hundoj.<ref>Borrell 2008.</ref> Kontakto kun homoj kuraĝigas kazuarojn preni manĝon el piknikaj tabloj. Sovaĝiĝintaj [[porko]]j estas grava problemo, ĉar ili detruas nestojn kaj ovojn sed plej malbona efiko estas ke ii konkurencas por manĝo, kio povas iĝi katastrofa por la kazuaroj dum malabundaj epokoj.
 
Februare de 2011 la [[Uragano Jasi]] detruis grandan areon de kazuara habitato, endanĝerigante 200 birdojn, ĉirkaŭ 10% el la totala aŭstralia populacio.<ref>[http://www.independent.co.uk/environment/nature/cyclone-puts-cassowary-in-greater-peril-2226790.html Cyclone puts cassowary in greater peril]</ref>
 
==Notoj==