Brixen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 38 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q185541)
Neniu resumo de redakto
Linio 31:
| mapamplekso = 300
}}
[[File:BrixnerDom.jpg|thumb|left|Katedralo de Brixen-Bressanone]]
'''Brixen''' - por kiu aldona [[itala lingvo|itallingva]] nomo '''Bressanone''' estis elektita dum la unua duono de la [[20-a jarcento]] - estas historia [[urbo]] de [[Italio]]. Ĝi troviĝas en la sume plejparte [[germana lingvo|germanlingva]] norda landoparto Aŭtonoma Provinco [[Sudtirolo]], kiu post la [[Unua Mondmilito]] forpreniĝis de [[Aŭstrio]] kaj la norda parto de la kultura regiono [[Tirolo]], kaj doniĝis al Italio.
 
'''Brixen''', itale '''Bressanone''' (ladine: ''Porsenù'' aŭ ''Persenon'') estas urbo en [[Sudtirolo]] en norda [[Italio]]. Ĝi estas la tria plej granda kaj la plej maljuna urbo en la provinco (unue menciita en 901) kaj ĉefurbo de la valo de rivero Eisack (Isarco).
 
==Geografio==
La urbo situas ĉe la kunfluejo de la [[Eisack]] kaj [[Rienz]] riveroj, 40 km norde de [[Bolzano-Bozen]] kaj 45 km sude de la [[Montpasejo Brenero]], limo inter [[Italio]] kaj [[Aŭstrio]]. Ĝi estas flankita oriente per la montaro de la [[Plose]] kun monto Telegrafo (2,504 m) kaj okcidente per la monto Königsanger (Monte Pascolo) (2,436 m).
 
 
==Historio==
 
===Origino===
La areo de Brixen estis loĝita ekde la [[paleolitiko]] ( 8-a jarmilo a.K.). Estis trovita anakaŭ sidejo de la malfrua ŝtonepoko . En 15 a.K. la areo estis konkerita fare de la [[Romio|romianoj]], kiuj havis sian ĉefan sidejon en la proksima [[Säben]] (Sabiona). Ili tenis ĝin ĝis proksimume 590, kiam ĝi estis okupita fare de [[Bavario|bavaroj]].
 
La unua mencio de Brixen datiĝas al 901 en dokumento emisiita fare de la Reĝo de Germanio [[Ludoviko III la Infano]]. En ĝi teritorio nomita ''Prihsna'' estas asignita al Zacharias, episkopo de [[Säben]]. Post iom da tempo el "Prihsna" iĝis la nuna nomo Brixen. La episkopoj moviĝis ĉi tien de Säben en 992, post kiam la katedralo estis finita.
 
Dum jarcentoj Brixen estis multinflua sidejo de princaj episkopoj, kiuj de 1027 ĝis 1803 estis princoj de [[Sankta Romia Imperio]]. En 1039 la episkopo de Brixen, Poppo, estis levita al Papo (Damasus II.) fare de imperiestro [[Henriko la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Henry III]]. Tamen lia regado daŭris nur 23 tagojn. En 1115 unua vico de muroj ĉirkaŭantaj Brixen estis kompletigita.
 
La episkopejo estis sekularizita en 1803 kaj aneksita fare de la [[Aŭstra imperio]]. Post la fino de [[Unua mondmilito|1-a Mondmilito]] Brixen estis aneksita fare de Italio. Nuntempe dividas la episkopan sidejon kun la ĉefurbo de la provinco Bolzano (Dioceso Bolzano-Brixen).
 
===Blazono===
La plej malnova blazono kun la ŝafido originas en 1297. En la aktuala formo ĝi prezentas ŝafidon kun aŭra aŭreolo sur ruĝa fono; kun la maldekstra antaŭa piedo ĝi enas flagon kun ruĝa kruco.
<ref>[http://www.ngw.nl/int/ita/b/brixen.htm Heraldry of the World: Bressanone]</ref>
 
==Ĉefaj vidindaĵoj==
* La Katedralo (10-a jarcento), estis rekonstruita en la 13-a jarcento kaj denove en 1745-1754 laŭ [[Baroko|barokaj]] linioj. La plafono de la navo havas grandan freskon de [[Paul Troger]] portretanta la ''adoron de la ŝafido''.
* La ''Hofburg'', la Palaco de episkopoj (13-a jarcento), unu el la ĉefaj noblaj loĝejoj en Sudtirolo. La Dioceza Muzeo havas plurajn artojn, inkluzive de [[kripo]] kun 5,000 figuroj kreitaj por episkopo [[Karl Franz Lodron]].
* La ronda paroka preĝejo de ''Sankta Mikaelo'' (11-a jarcento). La gotika koruso kaj la belfrido estas de la 15-a jarcento dum la navo estas de la 16-a. La ĉefarto estas ligna ''Cireneus'' de la 15-a jarcento.
* La "Farmacia Muzeo" (Pharmaziemuseum Brixen), situanta en preskaŭ 500-jaraĝa urbodomo, montras la evoluon kaj ŝanĝojn de la "urba-apoteko". La Peer-familio (nun la 7-a generacio) prizorgis tiun apotekon ekde 1787, ĉiam en la sama loko. La singarde renovigitaj ĉambroj de la muzeo ilustras la evoluon de la farmacia profesio dum la jarcentoj kaj la uzitajn kuracilojn, de la testikoj de kastoro kaj pecoj de antikva egipta mumio ĝis modernaj gipsoj kaj liofilisatoj. La muzeo ankaŭ havas bibliotekon por historiesploro kaj la arkivo de la Peer-familio. En aparta ĉambro ekzistas multmedia montrado de la antaŭhistorio de la familio.
Ekster la urbo troviĝas [[Kastelo Rodeneck]], unu el la plej potencaj el ĝia tempo. Ĝi havas altvalorajn freskojn de la frua 13-a jarcento. Ankaŭ grava estas ''[[Trostburg]]'' Kastelo en [[Waidbruck]]. En ĉi-lasta vivis la aventuristo kaj [[amkantisto]] [[Oswald von Wolkenstein]].
 
==Socio==
===Lingva distribuo===
Laŭ la censo, (2011) la plimulto de la populacio parolas [[Germana lingvo|la germanan]] kiel gepatra lingvo (72.82%). La resto de la loĝantoj parolas [[Itala lingvo|la italan]] kaj [[Ladina lingvo|La Ladinan]] kiel gepatraj lingvoj, kun procentoj de 25.84% kaj 1.34%, respektive.<ref name="Volkszählung 2011/Censimento della popolazione 2011">journal 2012, " month=June|title=Volkszählung 2011/Censimento della popolazione 2011|journal=astat info|issue=38|pages=6-7|publisher=Provincial Statistics Institute of the Autonomous Province of South Tyrol|url=http://www.provinz.bz.it/astat/de/service/256.asp?news_action=300&news_image_id=563169|accessdate=2012-06-14"</ref>
 
{| class="wikitable"
|-
! Lingvo
! 2001<ref name="Provincial Statistics Institute of the Autonomous Province of South Tyrol">Oscar Benvenuto (ed.):[http://www.provinz.bz.it/Astat/downloads/Siz_2008-eng.pdf "South Tyrol in Figures 2008", Provincial Statistics Institute of the Autonomous Province of South Tyrol], Bozen/Bolzano 2007, p. 16, table 10</ref>
! 2011<ref name="Volkszählung 2011/Censimento della popolazione 2011"/>
|-
| La germana
| align="right"| 73.13%
| align="right"| 72.82%
|-
| La itala
| align="right"| 25.65%
| align="right"| 25.84%
|-
| Ladin
| align="right"| 1.23%
| align="right"| 1.34%
|}
 
==Kulturo==
En la preĝejoj de la urbo okazas grava vico da koncertoj kun la nomo "Muziko kaj eklezio".
Malgranda teatro kun regula programo troviĝas en "Anreiterkeller".
 
==Transporto==
Brixen havas stacidomon sur la [[Brenner-fervojo]], kiu ligas [[Verono|Veronon]] en italian [[Veneto]] al [[Innsbruck]] en aŭstra [[Tirolo]].
 
La urbo havas du elirejojn sur la Brenner Aŭtovojo al la [[Montpasejo Brenero]].
 
==Administracio==
===Ĝemelurboj===
* [[Regensburg]], [[Germanio|Germany]], since 1969
* [[Havlíčkův Brod]], [[Ĉeĥio]], ekde 1992
* [[Sangis]], [[Slovenio]], ekde 2004
 
==Sportoj==
* Brixen gastigis en 2009 la junularan mondĉampionadon en atletiko.
* Brixen gastigis en julio 2012 la mondĉampionadon de unuciklado.
 
{{Metaŝablono en artikolo|informkesto}}
==Referencoj==
 
{{reflist}}
 
==Eksteraj ligiloj==
[[file:Commons-logo.svg|16x16px|link=]] Amaskomunikilaro ligite al [[commons:category:Brixen]] en Wikimedia Komunejo
 
* [http://www.brixen.it Hejmpaĝo de la municipo]
* [http://www.jarekmrzyglod.com/index.php/2009/01/16/brixen/ Fotoj de Brixen]
* [http://www.eisacktal-brixen-webcam.pezzei.info/ WebCam-bildo de Bressanone - Brixen]
 
{{Commons|Brixen}}
 
[[Kategorio:Komunumoj de Italio]]