Kultura Centro Esperantista: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Kultura Centro Esperantista''' estas lerna, trejna, ekzamena, konferenca kaj gastiga centro. Fondita de svisaj esperantistoj en Biel/Bienne Zamenhof-Tage 1968 (plu vivas tri el ili: [[Claude Gacond]], Martin Meyer kaj Olivier Tzaut). Ekde 1974 ĝi situas en [[La Chaux-de-Fonds]], unu el la plej altaj urboj en Eŭropo (1100 m). Funkcianta dum la tuta jaro, ekde 1999 ĝi proprietas trietaĝan domon kun teraso kaj ĝardeno kun ĉiuj modernaj servoj sed apud trankvilaj paŝtejoj. Disponeblas libroservo, biblioteko, kantino, gastejo, kursoj, seminarioj, kongresoj plurnivele, kaj Esperantologia fakultato. Jure ĝi estas asocio kun Komitato kaj Ĝenerala Asembleo.
 
Ne parto de KCE, sed tamen grava por gastoj kun interlingvistika intereso estas la [[Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale|Centro de dokumentado kaj esploro pri la Lingvo Internacia]] (Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale, [[CDELI]]).