Ankono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 68 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3415)
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
 
La boto de Italio, pro ŝvelo en la mezo, eligas en Adriatikon malgrandan promontoron; ĝuste sur tiu elstaraĵo situas Ankono.
Ankono estas helena vorto signifianta kubuto; la kubuto naskiĝas ĉe la monto Conero kaj etendiĝas laŭ la maro per vico da rokegoj kun diversaj nomoj: Trave, Passetto, Gallina. Inter Passetto kaj la haveno la rokoj formas tri montetojn: "Il Cardeto", supre de la Civila Malsanulejo; "I Cappuccini", "Guasco" (iama "Cumerio"), sur kiu situis grandparte la antikva urbo kaj kie brilas la mirinda templo San Ciriaco.
Sude, kronita per la bastionoj de la citadelo, troviĝas la monteto Colle Astagno. Kiel ĉiuj ceteraj lokoj de la Adriatika bordo, Ankono vidas sunleviĝon el la maro; sed ĝi estas la sola, kiu, kaŭze de la kubuto, dum la somera sezono ĝuas ankaŭ surmaran sunkuŝiĝon, ĝuste kontraŭ Monte Ardizio, apud Pesaro, kiu fermas okcidente la grandan arkon de la dorika golfo.