Honduro: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 7 jaroj
e
Ĉiujare multaj honduranoj elmigras eksterlanden, precipe en [[Usono]]n. La senlaboreco en Honduro altas, tamen pro la laborstrukturo la statistikoj preskaŭ ne estas fidindaj. Ĝuste la fakta malriĉeco de la kampara loĝantaro ne estas registrebla per statistiko pri senlaboreco.
 
Probleme estas ankaŭ la junularbandoj ekestintaj pro malriĉeco kaj senespero „[[Barrio 18]]“ (ankaŭ konata kiel Mara 18) aŭ „[[Mara salvatruchaSalvatrucha]]“, kiuj parte terorigas kompletajn kvartalojn kaj eĉ urbojn. Multaj bandanoj devenas de detruitaj familioj. Oni taksas, ke ĉiu el ambaŭ rivalaj junularbandoj havas ĉ. 40.000 membrojn. Tamen tiaj junularbandoj ne nur estas problemaj en Honduro. En [[Salvadoro]] kaj [[Gvatemalo]] ekzistas similaj bandoj, kies anoj esprimas sian anecon i.a. per tatuaĵoj. La registaro siaflanke agas drakone, ne kontraŭ malriĉeco kaj senespero, kiuj prosperigas tiajn krimajn bandojn, sed kontraŭ ĉi tiuj junularbandoj mem. Ekde [[2003]] ekzistas leĝo, kiu punas nure la bandaranecon per almenaŭ tri jaroj da mallibereco. La katolika eklezio kaj aliaj kristanaj organizaĵoj fondis reensociigan programon por iamaj „mareros“.
 
== Referencoj ==
34 175

redaktoj