UK 1991: Malsamoj inter versioj

45 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
datoj, nombro de partoprenantoj
(datoj, nombro de partoprenantoj)
La '''76-a [[Universala Kongreso de Esperanto]]''' okazis dum semajno de la {{dato|27|julio}} ĝis la {{dato|3|aŭgusto|1991}} en [[Bergeno]], [[Norvegio]]. Ĝi havis 24002295 partoprenantojn el 55 landoj. La kongresa temo estis "[[Nordio]] — ĉu modelo?".
 
El la kultura programo de la kongreso elstaris profesinivela prezento de la dramo de [[Henrik Ibsen]] Pupohejmo fare de la teatra grupo [[Kia koincido]]. Esperanto-kulturpremio 1991 de [[FAME-fondaĵo]] kaj de la germana urbo [[Aalen]] estis aljuĝita al [[Ito Kanzi]] el [[Japanio]] pro la preparo kaj eldono de la kompleta verkaro de [[Ludoviko Lazaro Zamenhof]]. En la tradicia aŭkcio ankaŭ du leteroj de Zamenhof transiris al nova proprietulo. Sume la [[aŭkcio]] enspezigis la sumon de 21 mil 890 norvegaj kronoj. En kunveno, kiun ĉeestis multaj fortaj ludantoj el Ĉinio kaj Japanio eblis [[goo|goludi]]. La Infana Kongreseto arigis 36 infanojn el 17 landoj. Inter ili estis denaskaj esperanto-parolantoj.
Sennoma uzanto