Norda parko (Erfurto): Malsamoj inter versioj
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun 'thumb|En la parko, antaŭ la naĝejo ''Nordbad''. La '''Norda parko''' (germane: ''Nordpark'') estas unu el la multnombraj parkoj en Erfurto. ...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:06, 3 sep. 2013
.
La Norda parko (germane: Nordpark) estas unu el la multnombraj parkoj en Erfurto.
Situo
La parko estas 9 hekarojn granda kaj situas ĉe la rivero Gera en la urbokvartalo Andreasvorstadt norde de la centro. En la parko krome troviĝas la Luther-lernejo, sportejo, naĝejo Nordbad kaj kegloludejo.
Historio
Kiam ĉ. en la jaro 1900 oni cerbumadis pri la planado de la nordaj urbopartoj, la urba ĝardendirektoro Otto Linne ekaktivis. Li proponis krei popolan parkon inter la Nordhäuser-strato kaj la rivero: ne ornaman sed naturan kaj antaŭ ĉio vastan. Post lia forirado al Essen transprenis lian postenon Max Brommel. La Gera-riverujo translokiĝis por dreni la apudriverajn herbejojn.
Jam en 1912 la konsilantaro urba akceptis oficiala la planon, kiu tamen nur post la Unua mondmilito realiĝis, sub la estrado de Hermann Braband. Tiel la areo iĝis popola parko dum 1923-25.
Hodiaŭ ĝi servas kiel granda verda terpeco por la najbara malsanulejo. Somere ĝi estas lanĉejo por varmaerbalonoj por turismaj rondiradoj enaeraj kaj dum la tuta jaro ŝatata ripozumloko por la erfurtanoj.
Eksteraj ligiloj
Literaturo
Martin Baumann: "Der Nordpark. Ein Volkspark in Erfurt", en: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt 69/2008, p. 140-159.