Kublaj-Ĥano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 68 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q7523)
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
Kublajĥano estas inter mongoliaj regantoj escepto - dume oni asertas pri liaj antaŭuloj, ke ili sciis konkeri, sed ne jam regi, Kublajĥano estas kaj bona konkeranto kaj reganto: dum sia regado li ĉirkaŭigas sin per konfucianaj konsilantoj, samtempe li transprenas tradiciajn ĉinajn institutojn, kiujn li subigas al la interesoj de mongoloj. Lia regado ne havas ekspluatisman karakteron, ĉina [[budho|budhistoj]] kaj [[Tibeto|tibetanoj]] (lamaistoj) havas certigitaj ampleksajn religiajn liberecojn, Kublajĥano subtenas ankaŭ [[kristanismo]]n, en lia kortego estas poste koncentriĝintaj pluraj signifaj artistoj kaj sciencistoj, samtempe ĉi tie vivas ambasadoroj de multaj eŭropaj landoj. La loĝantaro de la imperio estas dividita en kvar grupojn laŭ posteno: mongoloj, aliancanoj de mongoloj en meza [[Azio]] kaj [[Eŭropo|eŭropanoj]], loĝantaro de la norda Ĉinio, loĝantaro de la suda Ĉinio.
 
Dum lia regado estas en la jaro [[1269]] enpraktikigita la t. n. kvadrata skribmaniero (skribmaniero nomata '''phagpa'''), kiu estas poste oficiala skribsistemo dum la tuta tempo de la regado de [[dinastio Yuan|dinastio Jüan]]. Kublajĥano enpraktikigas en Ĉinio ankaŭ papermonon.
 
Kublajĥano mortas la [[18-an de februaro]] de [[1294]]. Post lia morto poste atendas la imperion iompostioma falo, kiu kulminas en la tridekaj jaroj de la [[14-a jarcento]] pro la t. n. ribelo de [[Ruĝaj Okuloj]] kaj per fondo de nova (nemongolia) ĉina [[dinastio Ming]].