Orienta Germanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 65:
== Historio ==
 
La Germana Demokratia Respubliko ekestis la [[7-a de oktobro|7-an de oktobro]] [[1949]] je la teritorioj de la eksa [[Sovetunio|sovetunia]] okupa zono. GDR estis membro ekde [[1955]] en la [[Varsovia Pakto]]. La '''17-an de junio 1953''' iĝis granda popolleviĝo ('''''Volksaufstand''''') en la tuta Respubliko pro la nekontenteco pri salajroj kaj vivkondiĉoj politikaj kaj nepolitikaj. Ĝi brutale estis supremita kaj sufokita. En la jaro 1961 la registaro decidis konstrui [[Berlina Muro|muron]] inter Orienta kaj Okcidenta Berlino. Liberaj vojaĝoj inter Orienta kaj Okcidenta Germanio ekde tiam ne plu eblis. La [[3-a de oktobro|3-an de oktobro]], [[1990]] la regionaj ŝtatoj refonditaj sur la teritorio de GDR aliĝis al la [[Federacia Respubliko Germanio]].
 
Origine GDR deklaris esti ŝtato fondita por la tuta germana popolo (simile al la Federacia Respubliko). Tio speguliĝis en la teksto de la nacia [[#himno|himno]] (la unuan el tri strofoj vi vidas supre), kies teksto komenciĝis jene: Leviĝinte el ruinoj, turniĝante al futur', ni al via bono servu Germani'; unueca vi patri'. Ekde meze de la 1960-aj jaroj GDR tamen emfazis sian proprecon. En 1974 estis forigitaj el la konstitucio la lastaj restoj pri germana unueco. La himnon oni oficiale ne plu kantis, sed nur muzikis.