Praga burgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e aldono
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
'''Praga burgo''' estas ekde la plej malnova historio de [[Prago]] [[simbolo]] ne nur de la urbo, sed ankaŭ de la tuta nacio. Kun kelkaj esceptoj ĝi estis sidejo de la ĉeĥaj regantoj kaj centro de politika agado. Onidire kun sia longeco 570 m ĝi estas la plej longa burgo en la mondo.
 
Devena [[Přemyslidoj|přemyslida]] burgejo estis neniel pli granda ol la hodiaŭa areo de la burgo. Krom okcidenta flanko ĝi estis ĉirkaŭita de krutaj deklivoj kaj en nordo, en la loko de [[Cerva fosaĵo (praga burgo)|Cerva fosaĵo]] (Jelení příkop), eĉ fluis [[rojo]]. En okcidenta flanko, inter nuna placo en [[Hradčany]] kaj la unua burga kortego, pro defendkaŭzoj oni elfosis fosaĵon 30 m profunda kaj 24 m larĝa, trans kiu kondukis ponto ĝis la ĉefa pordego. Malgraŭ tio ĉirkaŭ la burgo estis lignaj remparoj en argilaj glacisoj[[glaciso]]j kaj kelke da gardturoj, el kiu tri servis ankaŭ kiel pordegoj. Inter la okcidenta kaj la orienta pordegoj kondukis pavimita vojo. La unuaj ŝtonkonstruaĵoj estis [[rotondo de sankta Vito (Prago)|rotondo de sankta Vito]], [[baziliko de sankta Georgo (Prago)|baziliko de sankta Georgo]] kun monaĥejo, episkopa domo kun [[kapelo de sankta Moriso (Prago)|kapelo de sankta Moriso]] kaj preĝejeto de Virgulino Mario. Princa palaco kaj fostodomoj por servistaro estis dum lignaj.
 
Dum princo [[Vratislav la 2-a]] kiel rezidejon de la reganto validigas por mallonga tempo kastelon [[Vyšehrad]], spite al tio oni faras en „Praga burgo“ konstrureguligojn. La lignan fortikaĵon anstataŭas ŝtona kun tri pordegoj: oriente Nigra turo, okcidente Blanka turo kaj kiel flanka enirejo servis Suda turo. Ĉirkaŭ la jaro [[1060]] la [[rotondo]] de sankta Vito estis detruita kaj en ties loko konstruita [[baziliko]], antaŭulo de [[katedralo]]. Trinava romana [[templo]] el blanka [[marno]] estis 70 m longa kaj por tiama tempo en ĉeĥaj landoj tute nevidita. La preĝejo de sankta Georgo plinombriĝis je du turoj kaj la ligna palaco estas anstataŭigita per masonita.