Sanga dimanĉo (1939): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 10 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q175113)
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 1:
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-E10593, Bromberg, Leichen getöteter Volksdeutscher.jpg|right|thumb|200px|Viktimoj]]
'''«Sanga Dimanĉo»''' estis sanga evento la [[3-an de septembro]] [[1939]], dum kiu multaj germanoj (300-400) de la pola urbo [[Bydgoszcz]] estis murditaj. Tio okazis du tagojn post [[invado en Pollandon|la atako]] de la germana [[Wehrmacht]] kontraŭ [[Pollando]]. La nombro de la viktimoj sinkis dum la tempo (de kelkmiloj al kelkcentoj) kaj eĉ pri bazo de la eventoj regas malinterkompreno.
 
Laŭ [[naziismo|naziaj]] esploroj, la germanojn murdis polaj soldatoj kaj civiloj pro miskompreno, revenĝo kontraŭ atako je Pollando. Laŭ poloj, germanoj kaŝpafis polajn soldatojn, kiuj repafis.
 
La germanojn eluzis murdojn de la pollandaj germanoj por revenĝo kaj por propagando kontraŭ la poloj.
 
==La [[kvina kolono]] en Bydgoszcz==
Subpremo de germanaj flankatakoj fare de Pola Militistaro kaj loka Civitana Gardantaro en la tagoj 3-a kaj 4-a de septembro 1939 estis utiligita de ŝtata [[propagando]] de la [[Nazia Germanio]] laŭ ordono de [[Joseph Goebbels]] - ministro pri Publika Klerigo kaj Propagando de la Tria Regno, kiel pruvo de pola krueleco kontraŭ germana [[malplimulto]] en Pollando kaj preteksto por amasaj [[ekzekuto]]j (faritaj de Wehrmacht - publike sur la urboplaco, Selbstschutz kaj [[Einsatzgruppen|Einsatzkommandos]] - en tiel nomata "Valo de Morto") kaj malliberigo en [[koncentrejo]]j de Nazia Germanio milojn da polaj loĝantoj de Bydgoszcz kaj de Gdanska Pomerio, kiuj troviĝis sub germana [[okupado]].
 
La 3-an de septembro ĉ. la 10-a horo de kruciĝantaj stratoj Gdańska kaj Kamienna oni pripafis samtempe de dekkelkaj lokoj parton de polaj taĉmentoj de la 22-a [[Regimento]] de la 9-a [[Infanterio|Infanteria]] [[Divizio]] de "Armeo Pomerio" (kaj de la 15-a kaj la 27-a Infanteriaj Divizioj), kiuj orde retiriĝis tra la urbo por okupi defendejojn laŭ rivero [[Brda (rivero)|Brda]]. Rifuĝintoj troviĝantaj surstrate aŭdante eĥojn de [[mitralo]]j, ekpanikis, opiniante ke Wehrmacht jam eniris la urbon.
Surloken tuj alvenis komandanto de la urbo [[majoro]] Wojciech Albrycht, kiu rimarkis, ke la [[pafo]]j venas de domegoj sur vojkruciĝo de la stratoj Gdańska kaj Jagiellońska, kaj oni mortigis 5 civilulojn. Li sciigis pri tio [[generalo]]n Zdzisław Przyjałkowski, kiu donis al li helpon: 2 kompaniojn de la 62-a Infanteria Regimento. Al purigado de la urbo de flankatakistoj alvenis ankaŭ majoro Sławiński kun rezervoj de la 82-a Gard-[[Bataliono]] kaj volontuloj, ankaŭ [[skoltismo|skoltoj]]. La agadon, al kiu spontane aliĝis ankaŭ urbanoj, komandis generalo Przyjałkowski kaj majoro Albrycht.
 
La pafado komenciĝis sur kelkaj stratoj de Bydgoszcz, en mallarĝa zono laŭ linio nordo-sudo, dume okazis, ke polaj soldatoj erare celia al la siaj. Serĉante flankatakistojn oni arestis personojn de germana [[nacieco]], se ili estis suspektitaj, kaj kaze de ektrovo de [[armilo]], laŭ milita juro, ili estis surloke pafmortigataj. On ankaŭ murdis senkulpajn germanojn, kio en kondiĉoj de daŭranta batalo estis praktike neevitebla, precipe pro tio, ke oficiroj en komandopunktoj perdis parte kontrolon pri agantaj unuope batal-grupoj.
 
Ĉirkaŭ la 16-a horo pripafado silentiĝis, la situacio ekŝajnis esti kontrolita por ke pola soldataro povu libere retiriĝi de Bydgoszcz. Oni kolektis ĉ. 600 suspektitajn germanojn en [[kazerno]] de la 62-a Infanteria Regimento. Inter mortigitaj flankatakistoj nur parto estis identigita kiel loĝantoj de la urbo. Policaj raportoj diris pri forpreno de kelkaj maŝinpafiloj, uzatajn en la germana armeo.
 
Ĝis la vespero oni konstatis, ke rezulte de germana flanka atako pereis 30-45 polaj soldatoj kaĵ ĉ. 90-110 germanoj. Oni ankaŭ liberigis germanojn de kazerno, ĉar la armeo kaj polico ricevis ordonon al nokta evakuo. Por protekti la urbon oni restigis nur malbone armitan Civitanan Gardantoron, kiun konsistis rezervistoj kaj ekssoldatoj. Fakte la urbo restis sen regopovoj. Post la milito viceprokuroro de tiutempa Ĉefa Esplor-Komisiono pri Germanaj [[Krimo]]j en Pollando Kazimierz Garszyński konfirmis, ke germanoj la 3-an de septembro pafis al retiriĝantaj polaj soldatoj de 46 lokoj.
 
Nokte de la 3-a ĝis la 4-a de septembro germanaj flankatakistoj pripafis kompanion de la 61-a Infanteria Regimento de Pola Militistaro dum transiro tra la [[Kanalo de Bydgoszcz]], kaj matene estis pripafitaj taĉmentoj de baterio de la 15-a Infanteria Divizio, kiujn oni atakis de kaŝejo sur Czyżówek sur str. Grunwaldzka, Nakielska kaj Kujawska. Lige al tio , helpe de Civitana Gardantaro kaj civiloj, la taĉmentoj ekbatalis kun germanaj flankatakistoj. Okazis pluraj bataletoj en kvartalo Szwederowo. Diference de la pasinta tago, oni surloke pafmorigis suspektitajn. Dum la batalo estis detruita [[protestantismo| protestanta]] preĝejo ĉe str. Leszczyński.
 
La 5-an de septembro, antaŭtagmeze, al forlasita urbo eniris germanaj soldatoj de la 123-a Infanteria Regimento apartenanta al la 50-a Infanteria Divizio. Civitana Gardantaro batalis kun enirantaj germanaj taĉmentoj ankaŭ post retiriĝo de regulaj unuoj de Pola Militistaro.
 
Laŭ Leszek Moczulski, diversio en Bydgoszcz, farita matene la 3-an de septembro 1939, estus argumento por [[diplomatio]] de la [[Nazia Germanio]] kun [[Britio]] pri neceso limigi agreson de Germanio kontraŭ Pollando al loka kadro por ke Britio ne deklaru militon kontraŭ Germanio laŭ brita-pola alianca pakto.
 
Turnopunkta - laŭ Tomasz Chinciński - prilaboraĵo pruvanta opinion pri germana flanka atako en Bydgoszcz estas libro de Günter Schubert "Bydgoska krwawa niedziela. Śmierć legendy" (Sanga dimanĉo en Bydgoszcz. Morto de la legendo), kiun oni eldonis en 1989, kaj post 14 jaroj tradukis al la [[pola lingvo]]. La aŭtoro, historiisto kaj ĵurnalisto, spite al ĝisnuna kaj valida starpunkto de germana historiografio pruvas, ke la 3-an de septembro 1939 en Bydgoszcz okazis "[[ribelo]]", preparita de taĉmentoj de flankatakistoj de la Nazia Germanio. La agado estis pripensita kaj efektivigita kiel aŭtonoma ago de [[Sicherheitsdienst]]. Schubert fiksis interalie ekziston de sekreta taĉmento Rotter Kühl starigitan por „specialaj taskoj de [[SS (organizo)|SS]]-Reichsführer” kaj supozis ke tiu ĉi taĉmento faris la operacon en Bydgoszcz. Al flankatakistoj transportitaj de Germanio tra [[Gdańsk]] estis alligotaj kelkiuj loĝantoj de Bydgoszcz por krei kune kun ili kelkpersonaj grupoj, kiujn oni lokigis en diversaj urbopunktoj. Samtempe Schubert opinias, ke dum dutagaj bataloj kun flankbatalantoj povus okazi murdo-kazoj de senkuplaj germanoj.
 
{{Projektoj|commonscat=Bydgoszcz Bloody Sunday of 1939}}