Monumento por dizertintoj (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto
Linio 10:
La problemo de obeemo kaj de sinintegrigo en ordon egalas - por la artisto - ĝenerale la komplikan rilaton inter individueco kaj socia sistemo.
 
Kiam sento de doloro komenciĝas (aludite sur la artaĵo ekz. per kapo klinita de dezertontodizertonto) la rajto je memdetermino iĝas rajto je rifuzo<ref>R. Petz: ''Ein Bekenntnis zur Menschlichen Natur. Im Gespräch mit dem Erfurter Künstler Thomas Nicolai''; en: UNZ, 11, 2009, p. 11</ref>.
 
== Historia konekso de la loko ==
Proksime al la monumento troviĝis ekde 1935 la armea tribunalo 409 ID de [[Wehrmacht]], kie dum la milito ĉ. 50 dezertintojdizertintoj kondamnitis al morto. En la kelo de la granda prusa defendkazerno sur la monteto ankaŭ troviĝis ĉeloj malliberejaj kaj kelkaj kondamnitoj estis eĉ mortpafitaj sur la citadelo.
 
== Ideo kaj kontroversoj ==
[[File:monument deserter Erfurt-detail.jpg|thumb|Detalo de la stelo de la dezertintodizertinto.]] En novembro 1994 grupiĝis iniciativemuloj, kiuj volis starigi en la 8-a de majo 1995 (= 50-a datreveno de la liberigo de Germanio) tian monumenton. Al la samideanoj apartenis i.a. anoj de sindikatoj kaj pacgrupoj, viktimoj de naziismo, reprezentantoj de eklezioj kaj artistoj<ref>''Das Kriegstrauma noch in den Köpfen. Umstrittenes Denkmal für Wehrmachtsdeserteure enthüllt'', en: [[Thüringische Landeszeitung]], 2-a de septembro 1995</ref>. La samideanaro decidis en januaro 1995 pozitive en favoro de la Nicolai-koncepto kaj plievoluigis la projekton kun li kaj faklaboristoj de [[Deutsche Bahn]]. Subtenis la projekton ankaŭ eminentuloj kiel [[Ralph Giordano]] kaj [[Gerhard Zwerenz]], kiu mem estis dizertinto. Ili estis la unuaj subskribintoj de petletero<ref>DGB-Bildungswerk Thüringen e.V., Kulturverein Mauernbrechen (Eld.): ''DenkMal fÜr den unbekannten Wehrmachtsdeserteur. Dokumentation einer Erfurter Initiative;'' Erfurt 1995, p. 2</ref>. Necesus rehabilito jura de tiuj kontraŭstarantoj. La monumento kuraĝigu akrigi la konsciencojn antaŭ rompoj de homaj rajtoj. Ĝi instigu lukti kontraŭ ĉiu ajn perforto. Nicolai mem ĉiam substrekis sian nevolon nomigi la dizertintojn herooj kaj nomigi la daŭre batalantojn malherooj<ref name="ReferenceA">Frankfurter Rundschau, 16-a de aŭgusto 1995</ref>.
 
Krom aliaj, aliĝis al tiu apelacia-movado ankaŭ [[Joschka Fischer]], [[Vera Lengsfeld]], la evangelia episkopo [[Christoph Demke]], provosto eklezia [[Heino Falcke]], la turingia ministrino pri socialaĵoj [[Irene Ellenberger]], [[Christa Wolf]], la iama dizertinto [[Ludwig Baumann]] kaj [[Dorothee Sölle]]. Ĉar la tiama erfurta urbestro [[Manfred Ruge]] malŝatis la monumenton ĝis ties senvualigo, la [[Alianco '90/La Verduloj|Verduloj]] iniciatis oficialan mocion pri digna starigo ĉe la monteto Petersberg<ref>Bernhard Honnigfort: ''Wildwuchs und verletzte Eitelkeit. Thüringens Politiker streiten über ein Deserteurs-Denkmal'', en: [[Frankfurter Rundschau]], 16-a de aŭgusto 1995</ref>.