Sanga dimanĉo (1939): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kompletigo laŭ pola vikipedio
e korekto
Linio 18:
Ĝis la vespero oni konstatis, ke rezulte de germana flanka atako pereis 30-45 polaj soldatoj kaĵ ĉ. 90-110 germanoj. Oni ankaŭ liberigis germanojn de kazerno, ĉar la armeo kaj polico ricevis ordonon al nokta evakuo. Por protekti la urbon oni restigis nur malbone armitan Civitanan Gardantoron, kiun konsistis rezervistoj kaj ekssoldatoj. Fakte la urbo restis sen regopovoj. Post la milito viceprokuroro de tiutempa Ĉefa Esplor-Komisiono pri Germanaj [[Krimo]]j en Pollando Kazimierz Garszyński konfirmis, ke germanoj la 3-an de septembro pafis al retiriĝantaj polaj soldatoj de 46 lokoj.
 
Nokte de la 3-a ĝis la 4-a de septembro germanaj flankatakistoj pripafis kompanion de la 61-a Infanteria Regimento de Pola Militistaro dum transiro tra la [[Kanalo de Bydgoszcz]], kaj matene estis pripafitaj taĉmentoj de baterio de la 15-a Infanteria Divizio, kiujn oni atakis de kaŝejo sur Czyżówek sur str. Grunwaldzka, Nakielska kaj Kujawska. Lige al tio , helpe de Civitana Gardantaro kaj civiloj, la taĉmentoj ekbatalis kun germanaj flankatakistoj. Okazis pluraj bataletoj en kvartalo Szwederowo. Diference de la pasinta tago, oni surloke pafmorigispafmortigis suspektitajn. Dum la batalo estis detruita [[protestantismo| protestanta]] preĝejo ĉe str. Leszczyński.
 
La 5-an de septembro, antaŭtagmeze, al forlasita urbo eniris germanaj soldatoj de la 123-a Infanteria Regimento apartenanta al la 50-a Infanteria Divizio. Civitana Gardantaro batalis kun enirantaj germanaj taĉmentoj ankaŭ post retiriĝo de regulaj unuoj de Pola Militistaro.