Paul Gubbins: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
menciis ke li nun estas prezidento de Esperanto-Asocio de Britio; vidu http://www.esperanto.org.uk/eab/eab_reports/rpt2013agm.htm
korektis ligilon al paĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-Asocio_de_Britio
Linio 4:
Paul Gubbins studis lingvojn (precipe la germanan) ĉe la Universitato de Manĉestro, Anglujo, kaj ĉe Queen's University, Kanado, kie li doktoriĝis pri germana literaturo en 1978. Li laboris profesie kiel ĵurnalisto; poste kiel lingvo-instruisto ĉe universitato en nord-okcidenta Anglujo.
 
Li esperantistiĝis en 1984 kaj komencis kontribui artikolojn al la internacia revuo ''[[Monato (gazeto)|Monato]]'' en 1986. Li fariĝis kunredaktoro de ''Monato'' kaj ekrespondecis pri la rubrikoj ''politiko'' (ekde 1993) kaj ''moderna vivo'' (ekde 1992). En januaro 2011 li iĝis ĉefredaktoro. En 2001 li fariĝis redaktoro de ''[[La Brita Esperantisto]]'' kaj en majo 2013 li iĝis prezidento de [[Esperanto-asocioAsocio_de_Britio|Esperanto-Asocio de Britio]].
 
Lia lernolibro ''Kunvojaĝu!'' ([[Edistudio]]) ricevis [[OSIEK]]-premion; sekvis la paroliga tekstaro ''Subtekste'' ([[Flandra Esperanto-Ligo|FEL]]). Ekde 1993 li gvidas la prestiĝan Esperanto-somerlernejon en [[Barlastono]], Britujo. En 2003, 2005 kaj 2007 li instruis ĉe [[NASK]], la somera universitata kursaro en Usono.