Historio de la Esperanto-movado en Rigo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Ekde [[1904]] en la urbo ekzistis filio de la Peterburga Esperanto-societo „Espero“. Tiutempe multe helpis la movadon la polo ''Max Klaczko'' (Maks Klaĉko), kiu estis veninta al Rigo el Varsovio por studi komercon en Riga Politeknika instituto, poste en la urbo estis prospera komercisto kaj donis al la grupiĝo ejon kaj monrimedojn. Honora membro de la grupiĝo estis la konata kemiisto [[Wilhelm Ostwald]] ([[germanaj baltoj|germana balto]], kiu naskiĝis kaj loĝis en Rigo, forveturis al Germanio en 1887 kaj ricevis la [[Nobelpremio]]n en 1909).<ref name="Zigmunde">Alīda Zigmunde: Esperanto en Latvio (1889–1960), el la kongres-almanako de BET-38 en Rigo, 2002</ref>
 
En 1910 en Rigo aperis la unua Esperanto-gazeto de Latvio, nomata '''Riga stelo''', kiun eldonis [[Vladimiro fon Ŝmurlo]] (1865 - 1931). La gazeto aperis nur mallongan tempon, ĝis la komenco de 1912. "Riga stelo" havis kunlaborantojn en la tuta Eŭropo. Al ĉiuj eldonoj estis aldonataj suplementoj, diversaj Esperanto-libretoj, kiujn do ricevis ĉiuj legantoj de la gazeto. Unu el ĝiaj kunlaborantoj estis [[Pēteris Ķiķauka]] (1886 - 1967), kiu tradukis en Esperanton rakonton de Jānis Poruks "Vakciniuja krono", kiu estas la unua beletra verko de la latva lingvo tradukita en Esperanton. En 1911 estis fondita samnoma societo ''Riga Stelo'', kiu do estis la unua sendependa Esperanto-grupo en la urbo. Prezidanto de la societo estis la gazeta ĉefredaktoro Vladimiro fon Ŝmurlo.<ref name="Zigmunde"></ref>
 
Laŭ informoj de la [[Enciklopedio de Esperanto]] el [[1934]], la 29-an de marto 1912 laŭ iniciato precipe de K. Busch, J. Alksnis kaj P. Rodd estis fondita sekva organizaĵo, nomata '''Riga Esperanto-Societo''', kiu transprenis la funkcion de la grupo "Riga Stelo". Tamen ĝia regularo estis peza, kreinte konsilantaron 12-personan kaj estraron 6-anan. La agado ne estis aparte sukcesa: Esperanton regis nemultaj grupanoj. Ĉar ĉefe oni uzis la rusan lingvon, multaj baldaŭ eksiĝis, tial post unu jaro el 36 anoj restis nur kelkaj. Oni denove eklaboris en 1913 atingante jarfine 47 anojn, en la biblioteko estis 31 libroj. Malsukcese aranĝita vesperbalo tute disigis la anaron. Tiutempe en la grupiĝo ĉefe agis J. Alksnis, A. Abel kaj Antons Krastiņš. La lasta kun siaj fratinoj ankaŭ zorgis pri konservo de societa havaĵo dum la unua mondmilito kaj pri registrado de la societo ĉe la estrantoj - germanoj kaj bolŝevikoj.