Modulado (tekniko): Malsamoj inter versioj

2 476 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
Aldono de Pulsomoduladoj
e (Temas pri teknika sistemo, vidu Modulado (muziko) pri alia signifo)
(Aldono de Pulsomoduladoj)
 
 
Estas [[Analoga|analogaj]] kaj [[Cifereca|ciferecaj]] moduladmetodoj. Analogaj moduladmetodoj (ekzemple uzataj en la analoga [[radiofonio]] per [[longondo]], [[mezondo]] kaj [[ultramallongondo]]) prilaboras la utilan signalon kontinue (ne okazas ĝia ciferecigo). Ciferecaj moduladmetodoj (ekzemple uzataj en [[Digital Radio Mondiale]] kaj [[Digital Audio Broadcasting]]) transsendas [[Simbolo|simbolojn]] klare difinitajn por la sendilo kaj ricevilo kaj tial postulas ciferecigon de la transsendota utila signalo.
 
Ekzemploj de moduladmetodoj estas analoga amplitudmodulado (AM) kaj analoga frekvencmodulado (FM): Okaze de analoga amplitudmodulado la [[amplitudo]] de la altfrekvenca portanta signalo estas modifata depende la utila signalo. Okaze de analoga frekvencmodulado la frekvenco de la altfrekvenca portanta signalo estas modifata depende la utila signalo.
 
[[Dosiero:Amfm3-en-de.gif|thumb|right|Analoga amplitudmodulado (AM) kaj analoga frekvencmodulado (FM) de malaltfrekvenca signalo]]
[[Dosiero:Phase Modulation.png|thumb|right|220px|Ekzemplo de fazmodulado (PM): la supra diagramo montras ruĝa modula signalo supermetita al la portanta altfrekvenca ondo (grafike prezentita en verda koloro), la blua suba diagramo montras la rezultantan signalon.]]
 
Ekzemploj de analogaj moduladmetodoj estas analoga amplitudmodulado ('''AM''') kaj analoga, frekvencmodulado ('''FM''') kaj fazmodulado ([[siglo]]: '''''PM''''', pro la angla termino ''Phase Modulation''). Okaze de analoga amplitudmodulado, la [[amplitudo]] de la altfrekvenca portanta signalo estas modifata depende la utila signalo. Okaze de analoga frekvencmodulado, la [[frekvenco]] de la altfrekvenca portanta signalo estas modifata depende la utila signalo. Okaze de analoga fazmodulado (metodo malofte uzata pri transmisio de radioondoj, sed uzata en certaj [[sintezilo]]j), la [[fazo]] de la altfrekvenca portanta signalo estas modifata depende la utila signalo.
 
=== Pulsomodulado ===
En [[elektroniko]], la pulsomodulado estas ĝenerala termino pri metodoj, kiuj [[signal-prilaborado|prilaboras]] signalojn per ciferecaj kaj analogaj teknikojn.
Per horloĝoreferenco la analoga signalo estas transformata (modulata) en ciferajn (kvantumigitajn, diskretajn) pulsojn, kies parametroj dependas de la elektita metodo. Inverse, el la ciferaj pulsoj, eblas konstrui la analogan signalon, post kutime necesa [[filtrilo|filtrado]].
 
* '''IAM''' ([[Impulsamplitudo-modulado]], angle '''''P'''ulse '''A'''mplitude '''M'''odulation, PAM'') transdonas tujtempajn valorojn de signalo je diskretaj momentoj.
* '''PLM''' ([[Pulsolarĝa modulado]] aŭ pulsdaŭra modulado, angle '''''P'''ulse '''W'''idth '''M'''odulation, PWM'') estas tipo de modulado, kiu permesas obteni iun ajn tension per averaĝigo de daŭrovarieblaj ortangulaj pulsoj, kies amplitudo alternas inter du valoroj.
* '''PPM''' ([[Pulspozicia modulado]], angle '''''P'''ulse '''P'''ozicio '''M'''odulation'') estas modulado pri kiu la [[ekarto]] de momenta pozicio de pulsoj, relative al atendita perioda referenca signalo, kodas la amplitudon de signalo.
* '''PKM''' ([[Pulskoda modulado]] aŭ [[Impulskodigo-modulado]], angle '''''P'''ulse '''C'''ode '''M'''odulation, PCM'') transdonas vicon da ciferaj nombroj, kiuj kodigas la tujtempajn valorojn de signalo je diskretaj momentoj.
* '''PDM''' ([[Pulsdensa modulado]], angle '''''P'''ulse '''D'''ensity '''M'''odulation'') transdonas sekvencon de identaj impulsoj, kies la nombro varias proporcie al la loka amplitudo de signalo.
 
== Literaturo ==
* Erich Stadler: ''Modulationsverfahren. Modulation und Demodulation in der elektrischen Nachrichtentechnik'' (modulado kaj malmodulado pri informteĥniko en elektra fako), 6a eldono. Würzburg, VOGEL Buchverlag, [[1990]].
 
== Vidu ankaŭ ==
[[Dosiero:PWM 3L.gif|thumb|left|240px|V<sub>s</sub> estas modulata per pulslarĝa modulado (PLM) laŭ la evoluo de sinusa signalo V<sub>e</sub>.]]
{{projektoj | commonscat = Modulation}}
{{Portalo Inĝenierarto}}
 
[[Kategorio:Fiziko]]
[[Kategorio:Komunikado]]
[[Kategorio:Signal-prilaborado]]
11 480

redaktoj