Jalto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
{{ADLS|2007|21}}
Linio 294:
=== Naturaj vidindaĵoj ===
* La akvofalo [[Uĉansuo]] - troviĝas 6 kilometrojn for de Jalto en pinarbaro, altas 98 metrojn, plej belas printempe, kiam en la montoj degelas neĝo kaj la akvofalo pleniĝas je akvo.
* La monto [[Aj-Petro]] - altas 1254 metrojn, de sur ĝi estas tre bela vidaĵo de la maro kaj la bordo; sur la monto troviĝasapartenas naturaal rezervejola [[Jalta mont-arbara naturrezervejo]], kie la naturo grave diferencas de tiu sur la bordo. La monton eblas atingi per buso (vojaĝ-dauro ĉ. 1 horo) aŭ per [[Telfero "Misĥoro — Ajpetro"|telfero]], kiu startas]] en la loĝ-loko [[Misĥoro]] apud Jalto.
* [[Ajudago|Urso-monto]] (nomata ankaŭ [[Ajudago]]) - troviĝas ĉ. 20 kilometrojn for de Jalto, havas tre belan aspekton (similas la urson, trinkantan la maran akvon); laŭorigine estas "neekvivinta" vulkano. Altas iom pli ol 500 metrojn, de sur ĝi estas bela vidaĵo de la loĝloko [[Gurzufo]] kaj du enmaraj rokoj ''Adalari'', kiuj kune formas tre belan ensemblon. Suriri la monton eblas laŭ la pado.
* La Botkin-pado - startas rande de la urbo, gvidas supren al la roko ''Staŭri-Kaja'' kaj poste - al la akvofalo [[Uĉansuo]]. Tre pitoreska pado iras tra pin-arbaro; ir-daŭro - ĉ. 4-5 horojn.
* La Sun-pado - startas de la [[Livadia palaco]], iras super la marbordo tra miksitaj arbaretoj, longas preskaŭ 8 kilometrojn.
* [[Nikita Botanika Ĝardeno]] - unu el la plej bonaj en la mondo, troviĝas ĉ. 10 kilometrojn for de Jalto kaj konservas grandegan kvanton de plej diversaj specioj. Aŭtune en la ĝardeno okazas tradicia ekspozicio de krizantemoj.
* Masandra parko - granda kaj bela parko, troviĝas rande de la urbo, tre bona promenloko, same kiel [[Nikita botanika ĝardeno]] havas multege da diversaj plantoj, sed diference de ĝi estas senpage vizitebla.
* La monto Koŝko (''katino'') kaj 3 rokoj en [[Simeizo]] - natura monumento de ĉarma beleco, ĝin eblas ekvidi dum vojaĝo el Jalto en [[Sebastopolo]]n.