Arkivisto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
fonto
aldono
Linio 1:
'''Arkivisto''' (ankaŭ ''arĥivisto'') estas edukita oficisto, kiu laboras en [[arkivo]].
[[Dosiero:Fondos archivo.jpg|eta|Vido en arkivo]]
La arkivistoj organizas, konservas la [[dokumento]]jn, krome ili ebligas la sciencan esploron, donas informojn kaj verkas studojn. Pli malofte la arkivisto instalas [[ekspozicio]]jn kaj faras [[prelego]]jn. En la labora arkivo tempo post tempo ili ricevas diversajn novajn, freŝajn dokumentojn. La arkivistoj konservas la dokumentojn post elektado kaj studado. Ofte tiuj dokumentoj trovas novan lokon en la historia arkivo. Foje ili esploras kune kun [[historiisto]]j. La nuntempa laboro okazas helpe de [[komputilo]]j.
 
La arkivistoj laboras plej ofte en la ŝtataj arkivoj, sed precipe en la paseo ili laboris ankaŭ en familiaj arkivoj.