Punao (vegetaĵaro): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2310805)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Romanceor Altiplano 1.jpg|thumbeta|300px|Punaa herbejo en la ĉilia [[altebenaĵo]].]]
La '''Punaoj''' estas tipo de la [[Montaraj herbejoj kaj arbustaroj]] kiuj troviĝas en Centraj [[Andoj]] de [[Sudameriko]]. Punao estas konsiderata kiel unu el la ok naturaj regionoj de [[Peruo]] <ref name ="Pulgar Vidal">{{es}} Pulgar Vidal, Javier: Geografía del Perú; Las Ocho Regiones Naturales del Perú. Edit. Universo S.A., Lima 1979. First Edition (his dissertation of 1940): Las ocho regiones naturales del Perú, Boletín del Museo de historia natural „Javier Prado“, n° especial, Lima, 1941, 17, pp. 145-161. {{es}}</ref>, sed ĝi etendiĝas suden en nordan [[Argentino]]n kaj [[Ĉilio]]n.
 
==Priskribo==
[[Dosiero:Cono_de_Arita,_Salta._Argentina.jpg|right|thumbeta|220px|Cono de Arita, [[Argentino]].]]
La punaoj troviĝas super la [[arbolimo]] je altitude de 3 200 – 3 500 metroj, kaj sub la daŭra [[neĝolinio]] super 4 500 – 5 000 metroj. Ĝi etendiĝas ekde centra Peruo en la nordo, tra la altebenaĵa [[Altiplano]] de Peruo kaj [[Bolivio]], kaj sude laŭlonge de la spino de Andoj en norda Argentino kaj Ĉilio.
 
Linio 12:
 
==Faŭno==
[[Dosiero:Vicuña Vigogne Lago Chungarà 4570m Chile Luca Galuzzi 2006.jpg|left|thumbeta|220px|Paŝtiĝantaj vikunoj en norda Ĉilio.]]
Hejmaj [[mamuloj]] inkluzivas [[lamo]]jn, [[alpako]]jn, [[vikuno]]jn kaj [[gvanako]]jn. Relative malmultaj [[birdoj]], kiel [[malgranda reao]], certaj ''Geositta'' ([[furnariedoj]]), la [[anda karakarao]] (''Phalcoboenus megalopterus'') kaj ''Sicalis'' ([[traŭpedoj]]), ofte troveblas en la vastaj etendaĵoj de punaoj, sed multaj birdoj estas asociataj kun la altaĵaj [[lago]]j kaj [[marĉo]]j kiuj troviĝas en la punaoj, ekzemple anda [[ansero]] (''Chloephaga melanoptera''), [[anda flamengo]], [[anda avoceto]] ([[rekurbrostruledoj]]), giganta [[fuliko]] (''Fulica gigantea''), ''Anas puna'' ([[anasedoj]]) kaj ''Phegornis mitchellii'' ([[ĥaradriedoj]]).
 
==Loĝantaro==
La loĝantoj en tiu regiono kultivas [[hordeo]]n, [[terpomo]]jn kaj "makaon" ( ''Lepidium meyenii'', [[kruciferacoj]] ). Alpakoj, vikunoj, kaj gvanakoj estas bredataj por [[lano]], kaj lamoj por lano kaj [[transporto]].
 
==Ekoregionoj==
La [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ) limdifinis tri diferencajn punaajn [[ekoregiono]]jn :
 
* [[Neotropika ekozonoNeotropiso|NT]]1001 [[Centr-andaj sekaj punaoj]] ( Argentino, Bolivio, Ĉilio) – Plejofte en la suda parto de Centraj Andoj laŭlonge de la okcidenta montoĉeno de Bolivio. Estas malmulte da agrikulturo <ref name=Lentz2000 />.
* NT1002 Centr-andaj punaoj ( Bolivio, Peruo ) – Kovrante plimulton de suda Peruo, la regiono estas superregata de [[arbustaro]]j kaj veprejoj de ''Parastrephia lepidophylla'' <ref name=Lentz2000 />.
* NT1003 Centr-andaj humidaj punaoj ( Bolivio, Peruo ) – Kun ĉirkaŭ 1 000 mm da [[precipitaĵo]] jare, ĝi emas esti okupata de herboj miksitaj kun gresoj, likenoj, muskoj, kaj filikoj. Humidaj areoj havas junkacojn kaj ciperacojn. La [[arbaro]]j de ''Polylepis'' de antaŭ 10 000 jaroj verŝajne estis forigitaj per [[fajro]] por agrikulturo kaj paŝtado. Multaj areoj estas kultivataj. Ĝi etendiĝas ekde nord-centra Peruo, estas najbara al paramoj, kaj atingas en la sudoriento ĝis laŭlonge de la orienta altebenaĵo de Bolivio <ref name="Lentz2000">{{en}} {{cite book|title=Imperfect balance: landscape transformations in the Precolumbian Americas|editor=David L. Lentz|publisher=Columbia University Press|location=New York|year=2000|pages=292–294|isbn=0-231-11157-6}}</ref>.
 
==Referencoj==
{{Reflist}}
 
==Eksteraj ligiloj==
{{Portalo Biologio}}
*{{en}} [http://worldwildlife.org/science/wildfinder/profiles/ecoregions/nt1001.html Ekoregiono NT1001 : Centr-andaj sekaj punaoj ( WWF )]
*{{en}} [http://worldwildlife.org/science/wildfinder/profiles/ecoregions/nt1002.html Ekoregiono NT1002 : Centr-andaj punaoj ( WWF )]
*{{en}} [http://worldwildlife.org/science/wildfinder/profiles/ecoregions/nt1003.html Ekoregiono NT1003 : Centr-andaj humidaj punaoj ( WWF )]
 
[[Kategorio:Biogeografio]]
[[Kategorio:Montaraj herbejoj kaj arbustaroj]]
[[Kategorio:EkoregionojNeotropisaj de la Neotropika ekozonoekoregionoj]]
[[Kategorio:Geografio de Peruo]]
[[Kategorio:Geografio de Bolivio]]
[[Kategorio:Geografio de Argentino]]
[[Kategorio:Geografio de Ĉilio]]
 
[[en:Puna grassland]]
[[es:Puna]]
[[pl:Puna (biogeografia)]]
[[pt:Puna (ecorregião)]]
[[qu:Puna]]
[[uk:Пуна (Анди)]]