e
Etaj redaktoj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e (Roboto: Forigo de 37 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q158491)) |
Mevo (diskuto | kontribuoj) e (Etaj redaktoj) |
||
| paĝaro =
}}
'''Teodozio'''<ref>Malgraŭ la fakto, ke en la rusa kaj la ukraina lingvoj oni transskribas la komenc-literon de la urbonomo per ''Ф'' (kiu respondas al la Esperanta ''F''), ŝajnas preferinde reteni por la Esperanta nomo la etimologian komencan ''T'' (la nomo venas el la helena lingvo kaj signifas laŭvorte "donita de dio", la komenca ''θεός'' signifas "dio"; la transskribo de la latina "th" kaj de la helena "θ" per "Ф" en la rusa kaj ukraina lingvoj estas ne regula, sed sufiĉe ofta procedo, dum en Esperanto tiu litero estas plej ofte transskribata kaj adaptata per "T"). Komparu la [[NPIV]]an personan nomon ''Teodozio'' kaj la transskribon de la urbo-nomo en diversaj lingvoj (almenaŭ duono transskribas ĝin per "T" aŭ "Th").</ref> ({{lingvo-ru|Феодосия}}, {{lingvo-uk|Феодосія}}, {{lingvo-qr|Kefe}}) estas ĉemara kuracloka urbo en [[Aŭtonoma Respubliko Krimeo|Krimeo]], centro de la [[Teodozia municipo|Teodozia urba municipo]]. La urbo estas fama ripoz- kaj kurac-loko de [[Ukrainio]].
== Historio ==
La urbo estis fondita de helenaj koloniistoj el Mileto en la VIa jarcento a.K. En la IVa jacrento p.K. la urbo estis detruita fare de hunoj. Dum kelkaj sekvaj jarcentoj ĉi tie estis nur malgranda vilaĝo, kiu en la XIIIa jarcento iĝis regata de la [[Ora Hordo]].
En la sama jarcento (la XIIIa) la urbon elaĉetis la ĝenovaj komercistoj, kiuj kreis ĉi tie prosperan komerc-urbon ''Kaffa'', kiu estis la centro de ĉiuj ĝenovaj kolonioj en la nordaj bordoj de la Nigra Maro. ''Kaffa'' iĝis la plej granda centro de sklav-komerco en Eŭropo. Oni supozas, ke la urbo ludis gravan rolon ankaŭ en disvastigo de la bubona pesto tra Eŭropo (kiam en la jaro 1347 la armeo de la [[Ora Hordo]] sieĝis la urbon, ili ĵetis la kadavrojn de la soldatoj, kiuj mortis pro pesto, trans la urbajn murojn; la ĝenovanoj, fuĝante, transmisiis la malsanon al la sudo de Eŭropo).
La urbo estis definitive konkerita disde ĝenovanoj en la jaro 1475 sub gvido de otomata militestro ''Gedik Aĥmet Paŝa''. Turkoj alinomis la urbon ''Kefe''; la urbo iĝis unu el la plej gravaj turkiaj havenoj ĉe la Nigra Maro.
En la jaro 1783 la urbo (kaj tuta Krimeo) iĝis parto de la [[Rusia Imperio]]. En la jaro 1784 la urbo estis alinomita Teodozio. En la urbo naskiĝis, multe laboris, mortis kaj estas sepultita granda pentristo [[Ivan Ajvazovskij]].
En la jaro 1954 Teodozio kaj tuta [[Aŭtonoma Respubliko Krimeo|Krimeo]] iĝis parto de Ukrainia Soveta Socialisma Respubliko.
== Nuntempo ==
[[Dosiero:Feodosiya vlasenko.jpg|thumb|150px|left|Ĝenova fortreso en Teodozio]]
Nuntempe la urbo estas grava kurac- kaj ripoz-loko. En la urbo estas plaĝoj, fontoj de minerala akvo, ŝlim-kuracejoj, famaj sanatorioj kaj ripoz-domoj. Krom la turismo por la ekonomio de la urbo gravas la agrikulturado, fiŝkaptado, nutra industrio kaj produktado de tabako. En la urbo estas konstru-uzino kaj mebla fabriko. La urbo havas teknikan lernejon kaj
kelkajn filiojn de diversaj institutoj. En la urbo estas fervoja stacidomo kaj busa stacio.▼
▲kelkajn filiojn de diversaj institutoj. En la urbo estas fervoja stacidomo
En la urbo loĝas iom pli ol 70 mil homoj (plejparte rusoj, estas iom da ukrainoj kaj krime-tataroj); la ĉefe uzata lingvo estas la rusa.
Somere 2006 la urbo misfamiĝis pro la aktivaĵoj de la urbanoj (provokitaj de certaj politikaj partioj) kontraŭ [[NATO]].
== Vidindaĵoj ==
La ĉefaj vidindaĵoj de Teodozio estas la sufiĉe bone konserviĝinta ĝenova fortikaĵo, kelkaj preĝejoj, moskeo ''Muftij Ĝami'', kelkaj belaj fontanoj. En la urbo troviĝas pentraĵ-galerio de pentristo [[Ivan Ajvazovskij]], regionstuda muzeo kaj muzeo de fama rusa verkisto [[Aleksandr Grin]] (kiu pasigis ĉi tie la lastajn jarojn de sia vivo).▼
▲belaj fontanoj. En la urbo troviĝas pentraĵ-galerio de pentristo [[Ivan Ajvazovskij]], regionstuda muzeo kaj muzeo de fama rusa verkisto [[Aleksandr Grin]] (kiu pasigis ĉi tie la lastajn jarojn de sia vivo).
== Panorama foto ==
[[File:PanoramaFeo2.jpg|thumb|1000px|center|Panoramo de Teodozio, vidata de sur la monto ''Tepe-Oba'']]
== Notoj ==
<references />
== Ligoj ==
|