Saillon: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
 
==Geografio==
La komunumo Saillon situas en la [[franca lingvo|franclingva]] Suba Valezo ĉe la norda flanko de la [[Rodano|Valo de Rodano]]. La komunumo konsistas el la urbeto Saillon kaj la setlejoj [[Saint-LaurenLaurent]] kaj [[Les Moilles]]. Al la komunumo apartenas krome en nordokcidento la montara [[eksklavo]] [[Euloi]], kie situas la montopintoj ''Petit Château'' kun alteco de 2575 m [[s.m.]] kaj ''Six du Doe'', kiu kun alteco de 2722 m [[s.m.]] estas la plej alta punkto de la komunumo. La orientan komunumlimon formas la rivereto [[Salentse]], kiu jam plurfoje inundis la urbeton, laste en la jaroj [[1958]] kaj [[2000]].<ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=580333&y=113091 Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]</ref>
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,74 km², de kiuj 17,1% estas kovritaj de [[arbaro]], 38,5% servas por [[agrikulturo]] kaj 8,2% por [[setlado]].