Dinastio Ming: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 84 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q9903)
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
La agrikulturo de la dinastio evoluis iom pli ol en la antaŭa dinastio, evoluis ŝpinteksado kaj porcelanado, plimulte evoluis ankaŭ ekspluatado de fererco, kuprofandado, peperfarado, ŝipfarado kaj similaj. Evoluis la eksteraj ekonomiaj kaj kulturaj interfluoj. La navigisto ''Ĵeng He'' sepfoje navigis al pli ol 30 landoj kaj regionoj de [[Azio]] kaj [[Afriko]]. Tamen post la meza tempo de la dinastio, Ĉinio estis agresita de [[Japanio]], [[Hispanio]], [[Portugalio]] kaj [[Nederlando]].
 
[[Dosiero:Imperiestro-Ŭan-LiJiajing Emperor on his state barge.jpg|eta|dekstra|Imperiestro ''Ŭan Li'' sur la ŝtata reprezenta ŝipo]]
En la dinastio la komercaĵa ekonomio evoluis kaj aperis kapitalisma ĝermo. En la komenco de la dinastio en la socio estis multe da dezertoj sen mastro. La imperiestro Taizu kolektis migrantojn, reduktis aŭ eliminis impostojn, pro tio ege multiĝis la memkultivistoj. Tabako, batato, maizo, arakido kaj aliaj novaj agrikulturaj specoj sinsekve enkondukiĝis en Ĉinion. En tiu tempo relative altnivele disvolviĝis metio inkluzive de porcelanado kaj ŝpinteksado. Precipe en silkŝpinteksado aperis metiejoj kun dekoj da tekstiloj kaj dungitaj metiistoj. Tio montras, ke en Ĉinio jam aperis malforta ĝermo de kapitalismo. En la dinastio multiĝis la specoj de komercaĵoj, oftis interŝanĝoj. En tiuj lokoj, kie abundis produktaĵoj kaj oportunis trafikado, jam formiĝis komercaj centroj grandaj kaj malgrandaj. Aperis prosperaj urboj, kiaj Pekino, Nankino, Suĵou, Hangĵou kaj Kantono.