Fai della Paganella: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
HorSan40 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
HorSan40 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 45:
Ĝi estas ideala loko por tiuj kiuj ŝatas ripozi sur la naturaj, panoramaj terasoj, biciklante aŭ promenante sur verdaj herbejoj kaj en la arbaroj aŭ laŭlonge de la temaj vojetoj, ĉirkaŭantaj la vilaĝon, sed ankaŭ sur la iom pli lacigaj padoj de [[Paganella]] (alta 2125 metrojn) aŭ de monto [[Fausior]].
 
Al tiuj naturaj gimnastikejoj envolvitaj en la verdo, aldoniĝas kunvenejoj, malstreĉigaj ĉu por la korpo ĉu por la menso: ekzistas distriĝa centro proponanta plurajn oportunojn. La vilaĝo estas ideala loko por la amantoj de ripozado kaj sporto, aparte por la familioj, dank' al la eventoj dediĉitaj specife al la infanoj.
 
Fai della Paganella estas tre konata pro siaj modernaj skiinstalaĵoj, kiel skikurejoj kiuj alvenas ĝis la vilaĝo kaj plie pro la larĝa Neĝo-Amuzparko lokita ĝuste en la vilaĝcentro. Krome en la vilaĝo troviĝas du preĝejoj, la paroĥejo de San Nikolo, kaj la pli malnova preĝejo de San Rocco, en [[Cortalta]].
 
Inter la plej konataj historiaj konstruaĵoj elstaras la palaco de Fai, konstruita proksimume en la jaro 1620 de grafoj Spaur kiel somera rezidejo.
 
Rilate al gastigado la vilaĝo proponas tre konfortajn altkvalitajn strukturojn: famajn bonfartcentrojn, sed ankaŭ agroturismajn gastejojn, apartamentojn kaj altkvalitajn feri-domojn, kiuj bone enkadriĝas en la arkitekturo de la vilaĝo, ankorau gardanta sian tipan montaran aspekton.
 
Fonto: faldfolio de FEI.