Baltia Vojo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e La dosiero Baltic_Way.jpg estis forigita ĉar ĝi estis forigita el la Komunejo de High Contrast: Per commons:Commons:Deletion requests/File:Baltic Way.jpg
Linio 11:
 
== La protesto ==
 
[[Dosiero:Baltic Way.jpg|eta|maldekstra|360px|<center>parto de la Baltia Vojo proksime de la limo inter [[Latvio]] kaj [[Litovio]]]]
La homa ĉeno estis subtenata fare de lokaj gvidantoj de la komunismaj partioj kaj estis bone planita por certigi ke ĝi ne havu truojn. La plej multaj urboj havis certajn terenojn de la vojo, kiujn ili devis kovri, kaj provizis busajn veturojn tien. La demonstraciantoj interprenis siajn manojn por 15 minutoj ekde la 19-a horo laŭ loka tempo (16:00 h [[GMT]]). Specialaj radioelsendoj helpis kunordigi la projekton. Pli poste, okazis granda nombro de lokaj kunvenoj kaj protestoj. En [[Vilno]], miloj da homoj kunvenis sur la katedrala placo, tenante kandelojn kaj kantante naciajn kantojn; aliloke, kristanaj pastroj celebris diservojn kaj sonigis la preĝejajn sonorilojn. En unu el la plej spektaklaj kunvenoj, gvidantoj de la Estonia kaj Latvia Popolaj Frontoj kunvenis ĉe la limo inter la du respublikoj por simbola funebra ceremonio, dum kiu giganta nigra kruco estis fajrigata. Estonio deklaris la tagon feriotago.