Miklos Udvardy: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e autoMigrateToWikidata @ d:q737118
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Miklos Dezso Ferenc Udvardy''' [miklOŝ deĵO ferenc udvardi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj ortografio '''Udvardy [[Nikolao|Miklós]] Dezső [[Francisko|Ferenc]]''' ( la 23-an de marto 1919 - la 27-an de januaro 1998 ) estis [[biologo]] kaj [[Biogeografio|biogeografo]]. Li estis naskita la 23-an de marto [[1919]] en [[Debrecen]] ( [[Hungarujo]] ) al Miklos Udvardy kaj Elizabeth Komlossy. Malgraŭ frua intereso en [[birdoj]], lia patro instigis lin por studi [[juro]]n, sed poste Miklos Udvardy daŭrigis la studadon por gajni doktorecon en biologio de la [[Universitato]] de Debrecen en [[1942]]. Lia unua pozicio estis kiel esploradobiologo ĉe la Tihanyi Biologia Stacio sur [[Balatono]] en okcidenta Hungarujo. Udvardy forlasis Hungarujon en 1948, kaj ricevis postdoktoriĝan titolon en Helsinki-Universitato ( [[Suomujo]] ) ĉe [[Profesoro]] P. Palmgren, ornitologo kaj zoologo. Li renkontis sian estontan edzinon Maud Bjorklund en [[1950]], kaj moviĝis al [[Upsalo]] en [[Svedujo]]. Li estis [[Kuratoro]] de [[Maro|Maraj]] [[Senvertebruloj]] ĉe la Sveda [[Muzeo]] de [[Natura Historio]]) en [[Stokholmo]] dum mallonga tempo.
 
Miklos kaj Maud [[Geedzeco|geedziĝis]] en [[1951]] kaj elmigris al [[Kanado]]. Udvardy alvenis ĉe la Universitato de [[Brita Kolumbio]] en [[Vankuvero (Brita Kolumbio)|Vankuvero]], Brita Kolumbio en [[1952]] kaj estis nomumita [[lektoro]]n en la Sekcio de [[Zoologio]] en [[1953]], kie li prelegis en kompara [[anatomio]] kaj [[ornitologio]] ĝis [[1966]]. Li estis alvojaĝanta profesoro ĉe la Universitato de [[Havajo]] dum la 1958-1959-akademia jaro, kaj estis ''Lida Scott Brown''-lektoro pri ornitologio ĉe la Universitato de [[Kalifornio]] ( [[Los-Anĝeleso]] ) en la 1963-1964-akademia jaro. Li funkciis kiel profesoro pri biologiaj sciencoj ĉe la Kalifornia Ŝtata Universitato ( [[Sakramento (Kalifornio)|Sakramento]] ), de [[1967]] ĝis sia emeritiĝo en [[1991]]. Tie li [[Mentoro|mentoris]] ok gradstudantojn, kaj pasigis jaron kiel vizitanta profesoro ĉe la Universitato de [[Bonno]] en [[Germanujo]], kaj jaron kiel ''Fulbright''-lektoro ĉe la Nacia Universitato de [[Honduro]].