Strutoformaj birdoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
|komunejo =
}}
La '''strutoformaj birdoj''' estas ampleksa ordo de grandaj [[birdo]]j, kiuj '''ne flugas'''. Klarigo estas, ke ili ne havas sternumon[[sternumo]]n, aŭ pli bone dirite, ili havas ĝin ebena, tio estas, senkilasen [[karino]]. Kvankam ili povus havi fortikajn flugilojn, sen forta akso tiuj ne utilus por flugi. Por defendi sin, ili lernis rapide kuri kaj, ĉar ili ne devas flugi, estas pli pezaj kaj grandaj ol aliaj birdoj, do plej ofte ili povas kontraŭataki eblajn mortiguntojn ĉu per beko ĉu per kruroj.
 
Ili vivas en ĉiu mondoparto kiu devenas el prakontinento [[Gondvano]], krom [[Antarkto]] kompreneble kaj [[Hindio]]. Post ties disiĝo la evoluo daŭriĝis aparte kaj la specoj malsimiliĝis. Ĉiu prosperis ĉe si sen naturaj atakantoj ĝis kiam homoj translokiĝis tien kaj ekmalaperigis ilin ĉu per rekta ĉasado ĉu per ovorabado. Nur la plej fortaj aŭ lertaj specoj pretervivis.
 
En [[Novzelando]] vivis almenaŭ 10 malsimilaj specoj de la familio moaade moaoj antaŭ la homa alveno ĉirkaŭ la 14a jarcento. Ĝis tiam, kiel [[kazuaro]]j kaj malkiel la aliaj strutoformaj birdoj, la '''[[moao]]j''' vivis senprobleme en arbaro. Poste malaperis en kelkaj jarcentoj. Oni supozas, ke malgrandaj aroj da ili pretervivis ĝis nelonge kaŝitaj en apartaj regionoj.
 
En [[Madagaskaro]] vivis la plej granda konata birdo, '''Aepyornis''' aŭ [[elefanta birdo]], kiu estis ne tiom alta kiom la plej altaj inter la moaoj, sed ja la plej granda kaj peza inter ĉiuj birdoj (ĝis 450 kg!). Estis du specoj antaŭ la homa alveno ĉirkaŭ la 1a jarcento. La malgranda malaperis unue; la granda pretervivis ĝis ĉirkaŭ jaro 1600.
 
En [[Afriko]] vivas la nuna plej granda birdo, la [[struto]], kiu povas esti ĝis 3 metroj alta kaj 135 kg peza.
 
En [[Aŭstralio]] vivas la [[emuo]], la dua laŭ grandeco, ĝis 2 metroj alta kaj 60 kg peza. Kiel strutoj, emuoj estas birdoj de la [[ebenaĵo]]j. Ankaŭ en Aŭstralio vivas tri specojspecioj dade [[kazuaro]] en tropikaj arbaroj (eĉ ĝangaloj) de nordaj regionoj kaj insuloj. Ili estas malpli grandaj ol aliaj strutoformaj birdoj, sed pli danĝeraj kontraŭ homoj, se oni ĝenas ilin.
 
En Novzelando vivas 6 specoj de [[kivio]]j, la plej malgrandaj de la ordo sed kiuj naskiĝas de la plej grandaj ovoj kompare kun siaj korpoj.