Guajakil-golfaj kaj tumbesiaj mangrovoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
==Priskribo==
La ekoregiono havas areon de 3 300 km². Ĝi estas limigita al plantaj formacioj de rizoforaj (''Rhizophora'' spp.) [[arbaro]]j kiuj troviĝas ĉe la kunfluejo de multaj [[rivero]]j kiuj enfluas Guajalilan Golfon kaj [[Pacifika Oceano|Pacifikan Oceanon]]. Tiuj arbaroj estas adaptitaj al daŭre inunditaj cirkonstancoj kaj al rezultantaj [[medio]]j, kiuj prezentas malmulton da disponebla [[oksigeno]]. Diverseco de [[flaŭro]] kaj [[faŭno]] povas esti trovata en tiu ĉi mangrova ekoregiono, inkluzive de [[anaso]]j, [[ardeedoj]], kaj [[pegedoj]] same kiel ''Iguana'' kaj [[primatoj]].
 
Je la ekvadora flanko de la mangrova ekoregiono, speciale apud la [[urbo]]j de Machala kaj Santa Rosa en la [[provinco]] de [[El Oro (Ekvadoro)|El Oro]], multaj salikok[[bieno]]j estas elfositaj por eksportado de [[salikoko]]j al [[Usono]], [[Eŭropo]] kaj aliaj regionoj. Salikokoj estas unu el la ekvadoraj ĉefaj eksportaĵoj kune kun [[nafto]] kaj derivaĵoj, [[banano]]j kaj [[Florikulturo|ornamaj plantoj]].