Priamo: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 7 jaroj
e
e (Referenco Pordoj skeoj)
'''Priamo''' ([[helena|helene]] '''Πρίαμος''', [[latino|latine]] ''Priamus'') estis en la [[helena mitologio]] filo de la [[Trojo|troja]] reĝo [[Laomedono]], nepo de la fondinto de [[Trojo]] [[Ilo]]. Li estis la lasta troja reĝo.
 
La Priama patro Laomedono rifuzis pagi al dioj promesitan rekompencon por konstruo de muregoj en Trojo kaj pro tio dioj punis la urbon per pesto. Por savo de la urbo estus oferota princino [[Hesiono]] al la mara monstro. Heroo [[Heraklo]] liberigis ŝin, sed la reĝo denove ne pagis la promesitan rekompencon. Heraklo ĵuris al li venĝon kaj post iu tempo li revenis al Trojo, la urbon konkeris, mortigis la reĝon kaj forkondukis en kaptitecon [[Hesiono]]n kaj ŝian fraton Podarkon. Tiu ĉi "Podarko", kio signifas "Redemptita" akceptis nomon "Priamo" kaj fariĝis sekvanto sur la trono kaj en Trojo regis ĝis ĝia pereo fare de [[Aĥajoj|aĥaja]] militistaro. Priamo estis reĝo justa, pia, estis nobela kaj aŭdaca. Venigis Trojon al granda progreso kaj gloro. Trojo estis granda kaj fiera urbo, ĉirkaŭigita per altaj muregoj. Krome Priamo regis tutan regionon [[Troadio]]n kaj proksimajn landojn en [[Malgranda AsioAzio]] kaj multajn insulojn en [[Egea maro]].
 
Lia unua edzino estis [[Arisba]], filino de la profetanto [[Meropso]], kiu al li donis filon [[Esakon]], profetanton. Poste li edziĝis duafoje. Li vivis en la belega palaco kun sia edzino [[Hekaba]] kaj kun la tuta multnombra familio. Entute li havis kvindek filojn, el kiuj dek naŭ estis de Hekabo, kaj li estis ankaŭ patro de dek du filinoj. La plej konataj nomoj de liaj posteuloj estas [[Hektoro]], [[Deifobo]], [[Heleno (filo de la reĝo Priamo)|Heleno]], [[Polito]], [[Pariso]], [[Kasandra]] kaj [[Polikseno]].
34 175

redaktoj