Parlamenta baloto en Germanio 2013: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|350px|<center>la anoj de la parlamento [[Bundestag en la plenkunsidejo]] La 22-an de septembro 2013 en Germanio okazis baloto por la nac...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
Rezulte la konservativaj partioj [[Christlich Demokratische Union Deutschlands]] ("Kristandemokratia unio de Germanio", ne en [[Bavario]]) kaj [[Christlich-Soziale Union in Bayern]] ("Kristane socia unio en Bavario", nur en Bavario) atingis plej fortan rezulton, sed la koalicia partnero, la liberala [[Freie Demokratische Partei]] ("Liberala demokratia partio") ricevis malpli ol 5 procentaĵojn da voĉoj kaj entute forfalis el la parlamento. Tial la antaŭa kancelierino [[Angela Merkel]] havas la taskon sondi pri nova koalicio, por povi resti [[federacia kanceliero (Germanio)|federacia kanceliero de Germanio]]. Kandidatoj por tia koalicio estas la [[Sozialdemokratische Partei Deutschlands]] ("Socialdemokratia partio de Germanio"), la laŭ nombro de voĉoj dua plej granda partio, kiu jam plurfoje estis en "granda koalicio" kun la du konservativaj partioj, principe ankaŭ la ekologia partio [[Alianco '90/La Verduloj]], kaj teorie, kvankam malplej probable, ankaŭ la socialista partio [[La Maldekstro]] ("Die Linke").
 
== Kandidatiĝantaj politikaj partioj ==
En la baloto kandidatiĝis entute 30 politikaj partioj laŭ listoj en la 16 [[federacia lando (Germanio)|federaciaj landoj]]. Iuj partioj kandidatiĝis en ĉiuj federaciaj landoj, aliaj nur en kelkaj aŭ nur en unu.
 
Rajtis kandidatiĝi partioj, kiuj
* ekde la lasta baloto reprezentiĝis per almenaŭ kvin parlamentanoj en la ''Bundestag'' ([[Sozialdemokratische Partei Deutschlands|SPD]], [[Christlich Demokratische Union Deutschlands|CDU]], [[Freie Demokratische Partei|FDP]], [[Die Linke|Linke]], [[Alianco '90/La Verduloj|Verduloj]], [[Christlich-Soziale Union in Bayern|CSU]]),
* ekde la lasta baloto reprezentiĝis per almenaŭ kvin parlamentanoj en almenaŭ unu el la 16 landaj parlamentoj
* aŭ kiuj per la federacia balota komisiono ''Bundeswahlausschuss'' oficiale reklariĝis partoprenrajtaj partioj (supre nomitaj partioj kaj pliaj, vidu la suban liston).
 
== Listoj laŭ [[federacia lando (Germanio)|federaciaj landoj]] ==
{{Priskribo|#ff2200|SPD – [[Sozialdemokratische Partei Deutschlands]] ("Socialdemokratia partio de Germanio", 16 landaj listoj)}}
{{Priskribo|#000000|CDU – [[Christlich Demokratische Union Deutschlands]] ("Kristandemokratia unio de Germanio", 15 landaj listoj, ne en [[Bavario]], kie kandidatas la alianca partio CSU)}}
{{Priskribo|#ffff00|FDP – [[Freie Demokratische Partei]] ("Liberala demokratia partio", 16 landaj listoj)}}
{{Priskribo|#dd0000|DIE LINKE. – [[Die Linke]] ("La maldekstro", 16 landaj listoj)}}
{{Priskribo|#00cc00|GRÜNE – [[Bündnis 90/Die Grünen]] ("Alianco 90/La Verduloj", 16 landaj listoj)}}
{{Priskribo|#000000|CSU – [[Christlich-Soziale Union in Bayern]] ("Kristane socia unio en Bavario", landa listo nur en Bavario)}}
{{Priskribo|#cccccc|[[Piratpartio de Germanio]] (Piratenpartei Deutschland, 16 landaj listoj)}}
{{Priskribo|#cccccc|NPD – [[Nationaldemokratische Partei Deutschlands]] ("Naci[ism]e demokratia partio de Germanio", dekstrisma, 16 landaj listoj)}}
{{Priskribo|#cccccc|Freie Wähler ("liberaj voĉdonantoj", 16 landaj listoj)}}
{{Priskribo|#cccccc|Alternative für Deutschland ("Alternativo por Germanio"), EU-skeptika, 16 landaj listoj)}}
{{Priskribo|#cccccc|MLPD – Marxistisch-Leninistische Partei Deutschlands ("Marksisme leninisma partio de Germanio", maldekstrisma, 16 landaj listoj)}}
{{Priskribo|#cccccc|Bürgerbewegung pro Deutschland ("civitana movado por Germanio"), 13 landaj listoj, ne en Hamburgo, Ŝlesvigo-Holstinio, Turingio)}}
[la listo evidente ankoraŭ ne kompletas]
 
== Referencoj ==