Preĝejo Sankta Severo (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
*Sarkofago de Severo (1360/70) kun belega slabo: ĉefverko de la anomima ''Meister des Severisarkophags''. La ĉerko post la [[Reformacio]] malkonstruitis kaj nur en 1948 kunmetitis. Konserviĝis la kvar flankoj kun episodoj el la vivo de la sanktulo: adiaŭo de edzino kaj filino; ordino kiel episkopo de [[Raveno]]; adorado de la reĝoj. La slabo estas kopio. Verŝajne la sarkofago estis starigita sur soklo por adoraj kialoj kiel la relikvoj de la Tri reĝoj en la [[Katedralo de Kolonjo]]. La anonima majstro verkis ankaŭ por preĝejoj en [[Magdeburg]] kaj [[Halberstadt]].
*Kalikoforma baptopelvo sub 15 metrojn alta triangula sabloŝtona baldakeno (1467): ĝi estas unu el la plej gravaj malfrugotikaĵoj en Germanio. Donacinto esta la kanoniko Johann Steinberg el Duderstadt. La nekonata majstro nomiĝas ''Meister des Severi-Taufsteins''.
*Alabastra reliefo de la arkianĝelo Miĥaelo (1467), kiu per la unua mano portas animon kaj per la alia terenĵetas la diablon: ĝin kaj la antaŭlastan faras la sama majstro. Ĝis 1938 ĝi estas en la [[ĥorejo]].
 
La tra la norda portalo enirintojn bonvenigas la t.n. ''Erfurta madono'', S-forma laŭ franca stilo (de 1360/70).