Historio de Etiopio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 27:
En la 5-a kaj 6-a jarcentoj [[Monofizidismo|monofizidisma]] kristanismo penetras el Aksumo al [[Meroe]] (Sudano), kie ricevas protekton monofizidoj de Suda kaj Norda Arabio, Sirio kaj Persio. Dum longa tempo la Etiopia Eklezio dependis de la [[Kopta Eklezio]]. Ĝis [[1929]] ĝiaj estroj estis plejparte egiptodevenaj kaj nomumiĝis de Aleksandria patriarko. Nur en [[1959]] la Etiopia Eklezio iĝis aŭtokefala (sendependa).
 
Dum la regado de Ezano okazis multaj venkodonaj ekspedicioj kontraŭ Meroe, aksumianoj dominis super [[beĝaoj]] kaj pretendis je tio en Suda Arabio. Tamen regado super humuligitajhumiligitaj popoloj ne estis tre stabila kaj ekspedicioj estis regule resendataj.
 
La reĝo Kaleb Ella-Asbeha (ĉ. 510 — ĉ. 530) okazigis la ekspedicion en Jemenon kontraŭ la reĝo jusufJusuf Zu-Nuvas, kiu faris judaismo ŝtata religio en la [[Himjara reĝlando]]. La aksumianoj okupis la ĉefurbon Zafaron, sed en 518 Zu-Nuvas rekaptis ĝin kaj ekstremis aksuman garnizonon. En 525 la aksumianoj denove surbordigis en Jemeno armeon de sur bizancaj ŝipoj. Zu-Nuvas estis frakasita kaj mortigita de la ordinara soldato Abraha, kiu iĝis palatino de Jemeno kaj en 534 kaptis la povon, kreinte en Suda Arabio ŝtaton, regatan de la etiopoj. Abraha sendadis donacojn al la reĝo Kaleb Ella-Asbeha kaj lia posteulo Gebre-Meskel, tamen sekvis sendependan politikon. Dum sia regado li almenaŭ unufoje okazigis foran ekspedicion en Centran Arabion (laŭ islama tradicio tio okazis en 570, sed historiistoj opinias pli verŝajna alian daton — 547).
 
En 577 la resapersa ŝaho [[Hosrov la 1-a]] sendis al Suda Arabio ŝiparon kaj armeon. Jemeno estis okupita de la persoj kaj iĝis la «transmara kolonio» de [[Sasanidoj]], kiuj ekregis ankaŭ super insuloj de la Ruĝa maro, apud la etiopia marbordo.
 
En la fino de la 6-a ĝis komenco de la [[7-a jarcento]]j [[Persio]] kaptis terenojn de Aksumo kaj de la [[Bizanca imperio]] en [[Azio]] kaj [[Egiptio]], kaj sekve detranĉis Aksumon de aliaj kristanj ŝtatoj.