Infanrajtoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto
Linio 2:
 
== Mallonga formo ==
Mallonga formo de la infanrajt-interkonsento:
 
* Principo 1
Vi havu ĉiujn rajtojn, kiuj estas en tiu ĉi deklaro, sendepende, de kie vi venas, kian hautkoloron vi havas, kian sekson vi havas, kian lingvon vi parolas, kian religion vi praktikas, kian opinion vi havas kaj ĉu vi estas riĉa au malriĉa. Tiu validu por vi mem kaj por via familio.
 
* Principo 2
Vi havas rajton al precipan protekton; la leĝo devas zorgi, ke vi povas evolui sana kaj en libereco. La leĝo konsideru, kio estas la plej bona por vi!
 
* Principo 3
Vi havas rajton al nomo kaj ke vi apartenas al iu lando ekde via naskiĝo.
 
* Principo 4
Vi havas rajton, adoleski sana. Pro tio vi kaj via patrino estu precipe protektataj, cetere patrino kaj infano estu konvenaj flegitaj antau kaj post la naskiĝo. Vi havas rajton al sufiĉe da manĝaĵo, al loĝejo, al ripozo kaj al helpo de kuracisto, kiam vi bezonas ĝin.
 
* Principo 5
Se vi estas handikapita korpore au mense, vi ricevas specialan trakton kaj edukadon kaj oni tiel zorgas por vi, kiel vi bezonas.
 
* Principo 6
Vi bezonas amon kaj komprenemon de aliaj, por ke vi povas evolui bone. Se iel ajn eblas, vi adoleskas ĉe viaj gepatroj, se ne eblas, ĉiokaze en ĉirkauaĵo, kie vi ricevas simpation kaj kie vi estas sekura.
Se vi ankorau estas ege juna, oni ne rajtas dispartigi vin de via patrino, escepte, ke tio estas neevitebla.
Publikaj oficoj devas zorgi precipe pri senfamiliaj kaj malriĉaj infanoj.
La ŝtato subtenu per mono familiojn kun multaj infanoj.
 
* Principo 7
Vi havas rajton, esti instruata en lernejo, almenau en baza lernejo, kaj vi devas nenion pagi pro tio.
La instruado ebligu al vi, evolui viajn kapablojn kaj vian prijuĝkapablon. Vi lernu, transpreni respondecon, por iĝi utila parto de la socio.
Ĉiuj, kiuj respondecas pri via edukado, devas orientiĝi al tiu, kiu estas plej bone por vi. Pri tiu devas plej unue zorgi viaj gepatroj.
 
* Principo 8
En mizero au danĝero vi ĉiam estu inter la plej unuaj, kiuj ricevu protekton kaj helpon.
 
* Principo 9
Vi estu protektata kontrau malzorgado kaj neniu estu kruela al vi au eluzu vin. Neniu rajtas uzi vin por iu komerco. Vi rajtas labori nur, kiam vi atingis certan aĝon. Oni ne rajtas devigi vin, fari agon, kiu damaĝas vian sanon au malhelpas vian evoluon.
 
* Principo 10
Neniu instigu vin, aliajn malglori pro iliaj eksteraĵo, origino, kulturo, religio au pro aliaj cirkonstancoj.
Vi estu edukata tiel, ke vi komprenu aliajn kaj amikadas kun homoj el aliaj kulturoj. Vi uzu viajn fortojn por la paco. Vi estu konvinkata, ke gravas, uzi siajn fortojn por aliaj.
== Eksteraj ligiloj ==
Infanrajtoj en 24 lingvoj: http://www.bmukk.gv.at/medienpool/22332/kinderrechte_gesamt.pdf (albana, angla, araba, bulgara, ĉeĉena, ĉeĥa, ĉina, franca, germana, hispana, hungara, itala, kroata, makedona, persa, pola, portugala, rumana, slowaka, turka k.a.)