Odo Bujwid: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q18447)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
D-ro '''Odo BUJWID''' (n. la {{daton|30|novembro|1857}} en [[Vilno]]; m. la {{daton|25|decembro|1942}} en [[Krakovo]]) estis pola bakteriologo, universitata profesoro en Krakovo de [[1892]].
 
Li kvar jarojn studis en la universitato kun [[Zamenhof]]. Li studis la [[bakteriologio]]n ĉe [[Robert Koch|Koch]] kaj [[Louis Pasteur|Pasteur]]. De tiam internacie konata eminentulo sur tiu kampo. El lia plumo eliris 250 sciencaj artikoloj en la [[pola lingvo|pola]], [[franca lingvo|franca]], [[germana lingvo|germana]], [[Esperanto]] kaj [[rusa lingvo|rusa]] lingvoj. Kune kun sia edzino li organizis multajn prelegojn kaj kursojn pri populara klerigado kaj propagando de higieno kaj sociaj sciencoj.
 
La du urboj, [[Varsovio]] kaj [[Krakovo]], kie li ofte laboradis samtempe, antaŭ la 1-a Mondmilito apartenis al diversaj landoj, al [[Rusio|Ruslando]] kaj [[Aŭstrio|Aŭstrujo]]. Post la milito li - kolonelo demobilizita - revenis al [[Krakovo]] kaj okupiĝis pri fabrikado de [[vakcino]]j.
 
Lia agado por Esperanto komenciĝis en [[1912]], kiam li fariĝis la prezidanto de la [[8-a UK 1912|UK en Krakovo]]. Postmilite li estis prezidanto de la [[Tutpola Federacio de Esperanto-Societoj]]. Li, havante gravajn rilatojn kaj konatecojn en la regantaj polaj medioj, ofte atingis favorojn por Esperanto kaj Esperantistojesperantistoj (pasportoj, vizoj k. a.). Danke al liaj pledoj la pola respublika prezidento [[Józef Piłsudski]] mem fariĝis favora al Esperanto kaj akceptis la patronecon de la [[23-a UK 1931|UK en 1931]], kies prezidanto estis Odo Bujwid. Ankaŭ lia merito estis, ke la pola [[radio]] de tempo al tempo aranĝis Esperantajn prelegojn.
 
En [[1924]] fondiĝis en [[Krakovo]] la [[PED]], kaj li fariĝis ĝia prezidanto. En [[1927]]/28 li vojaĝis kiel delegito de sia registaro al [[Brazilo]], por studi la vivon de tieaj polaj koloniistoj. Multe helpis lin en la komisio Esperantistoj, kion li raportis al la registaro. En [[1930]] li faris propagandan vojaĝon tra [[Nederlando]], [[Danio]] kaj [[Svedio]]. L. K., prezidanto de [[ISAE]], [[Honoraj membroj de UEA|honora membro de UEA]], ktp. Multaj artikoloj kaj paroladoj en kaj pri Esperanto. Dum pluraj jaroj li eldonis proprakoste la [[Pola Esperantisto|Polan Esperantiston]] kaj ĉiujn publikigaĵojn de [[PED]]. Ankaŭ aliaj gravaj materialaj subtenoj por Esperanto. Entute li estis la siaepoka ĉefulo de la [[Esperanto-movado en Pollando]], kaj lia aŭtoritato ĉe la polaj Esperantistojesperantistoj estis senescepta.
 
Lia edzino, ''Kazimiera Bujwid'', pioniro por la virinaj rajtoj, estis fidela helpantino ankaŭ en Esperantaj laboroj; ŝi mortis la [[8-a de oktobro|8-an de oktobro]] [[1932]].
Linio 18:
[[Kategorio:Polaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Polaj biologoj]]
[[Kategorio:Gravaj esperantistoj]]